Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
100-metra karpo-flagrubando (Koinobori) por la Festo de Knaboj en Japanio
2015-05-05

    En Japanio, la 3-a de marto estas la festo de knabinoj kaj la 5-a de majo -- tiu de knaboj. Tiu ĉi lasta nun estas ankaŭ la oficiala festotago de infanoj en la lando. Ĉirkaŭ la festo japanoj kutimas hisi karpoforman flagrubandon por peti benon por infanoj por ke ili estu sanaj kaj estonte fariĝu eminentuloj. En la urbo Kazo de la gubernio Saitama, oni ĉiu-jare hisas tian flagrubandon kun la longeco de 100 metroj.

 

 

 

 

    La signifo de la karpo-flagrubando devenis de ĉina antikva legendo pri bravaj karpoj, kiuj sukcese saltis trans "drako-pordon" kaj mem fariĝis drakoj. En Ĉinio tamen ne estiĝis la kutimo hisi karpo-flagrubandojn. En Japanio dum la epoko de Edo (1603-1867), tiuj familioj, kiuj deziris la naskiĝon de knabo, hisis antaŭ sia pordego karpo-flagrubandon faritan el papero aŭ tolo por ke ĝi flugu kun vento ŝajnigante sin vera karpo naĝanta.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio