Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alilandanoj vojaĝis al Xi'an kaj faris desegnaĵojn pri la urbo
2015-05-04


Urbo Xi'an pentrita de alilandano
 


La pagodo Dayan

 

    Dum la pasinta feriado de la Internacia Tago de Laboro, multaj alilandanoj vojaĝis al la ĉina antikva urbo Xi'an, kie estas diversaj vizitindaĵoj: ekzemple, Terakotaj Militistoj kaj Ĉevaloj ĉe la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, Varma Fonto Huaqing, Horloĝa Pagodo kaj Strato de Islamanoj. Inter pli ol miliono da alilandaj turistoj, la plejmulto ne parolas la ĉinan, kaj tamen tre plaĉas al ili la antikva urbo. Kelkaj eĉ faris desegnaĵojn pri sia sperto bicikli ĉirkaŭ la urbo-muro kaj la Strato de Islamanoj.

 

    Steve, argentina vojaĝanto, por la dua fojo vojaĝis al Xi'an. Li diris, ke antaŭ dek jaroj, ne estis facila la transportado en la urbo kaj li ne povis peti helpon de loĝantoj, ĉar ili ne parolis la anglan. Sed nun pli kaj pli multaj servistoj en hoteloj kaj homoj surstrate povas respondi liajn demandojn en la angla lingvo.

 

    Laŭ enketo, pli ol duono de alilandaj vojaĝantoj volas alifoje veni al Xi'an kaj preskaŭ ĉiuj deziras rekomendi la urbon al siaj amikoj kaj familianoj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio