Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nepalaj esperantistoj petas helpon
2015-05-04


Damaĝo post la tertremo. Foto: Krish Dulal CC BY-SA 4.0

 

    Laŭ oficialaj informoj almenaŭ 6.000 homoj mortis kaj 14.000 estis vunditaj pro la severa tertremo en Nepalo la 25-an de aprilo. Laŭ Nepala Esperanto-Asocio neniuj esperantistoj mortis aŭ estis severe vunditaj. La asocio nun kolektas monrimedojn por laŭeble helpi al la viktimoj. Libera Folio publikigas leteron de Bharat Kumar Ghimire.

 

    Kiel vi ĉiuj scias, nia lando estis frapita de forta tertremo en pasinta sabato kaj kaŭzis morton de miloj da homoj kaj damaĝis neimageble multe da konstruaĵoj. Postskuado daŭris kaj daŭras kaj homoj devis dormi ĝis hodiaŭ sub la ĉielo. Pro la pluvo, la vivo estas terura por tiuj kiuj eskapis la morton.

 

    Preskaŭ ĉiuj domoj estis damaĝitaj, sed multaj en Katmanduo estas bonŝance ankoraŭ enloĝeblaj. Postskuado kaŭzis problemon por savi la viktimojn.

 

    La epicentro de la tertremo estis Barpa, ĉirkaŭ 80 kilometrojn norde de Katmanduo. La plej bela loko en la mondo. Riĉa je kulturo, naturo kaj biodiverseco. Barpa estas nun tute detruita. Preskaŭ duono de la loĝantoj mortis kaj ĉiuj domoj estis tute detruitaj. Simila situacio estas en multaj vilaĝoj en la regiono.

 

    La dua plej difektita distrikto estas Sindupalĉok, alia montara distrikto. Milo da homoj mortis kaj miloj iĝis senhejmuloj. Ili ne havas tendojn por dormi kaj nenion por manĝi. Trinkakvo estas grandega problemo. En lokoj kie amaso da homoj loĝas en unu loko, nun epidemio komenciĝas. Preskaŭ ĉiuj lernejoj ekster la valo estis detruitaj.

 

    Alia kortuŝa afero estis, ke multaj atendis sub la ruinoj por la savado. Sed pro manko de teknologio kaj de sperta homforto oni ne povis fosi ĝustatempe. Multaj atendante savadon eble mortis. Ĝis hodiaŭ kelkaj vivantaj homoj estis savitaj de la spertuloj enlandaj kaj eksterlandaj. Oni suspektas ke milo da homoj atendis/atendas savadon sub la detruitaj konstruaĵoj.

 

    La vivoj de infanoj, maljunuloj kaj gravedaj virinoj estas tre mizeraj. La gravaj mondaj heredaĵoj en Katmanduo estas tute detruitaj kaj aspektas kiel ruinoj. Ni elĉerpiĝis tiel ke ni ne povas stariĝi.

 

    Nepala Esperanto-Asocio, kiel landa asocio de UEA, sentas respondecon kaj devon fari ion por la viktimoj en tiu ĉi terura momento en nia lando.

 

    Laŭ ĝisnuna informo, neniuj esperantistoj severe vundiĝis aŭ mortis en la katastrofo. Tio almenaŭ estas bona novaĵo. Sed la tuta homaro ploras je la bedaŭrinda kaj terura katastrofo. Do, ni petas al ĉiuj enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj helpi per mona donaco, sendante al nia UEA-konto aŭ rekte al la konto de nia asocio. La mono estos uzata laŭbezone al la viktimoj. Nia eta helpo estos grava por suferantoj.

 

    Jen la kontodetaloj:

    Ĉe UEA: Nepala Esperanto Asocio, neea-j

    Bankkonto: Nepala Esperanto Asocio, Himalayan Bank Limited, Tridevi Margh, Kathmandu. Konto: 01900061100018, Swift-kodo: HIMANPKA

 

    La nomoj de donacintoj aperos kun la sumo kiun li aŭ ŝi donacis en nia revuo, "Montejo". Ni informos kion ni faris/faros per la donacita sumo.

 

    Fine, ni esprimas sinceran kondolencon al la familianoj de la mortintoj kaj deziras fruan resaniĝon al la vunditoj. Ni ankaŭ esperas paciencon kaj kunlaboron inter esperantistoj por trapasi tiun naturkatastrofon.

 

Bharat Kumar Ghimire

Ĝenerala Sekretario

Nepala Esperanto Asocio

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio