Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la Festivalo de Rivera Malfermo en Heilongjiang, Ĉinio
2015-04-29

La rivero Heilongjiang malfermiĝis. (fotita de Jiao Yang)
 
    La 28-an de aprilo inaŭguriĝis la Festivalo de River- Malfermo en la landlima gubernio Huma de la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio. Ĉiujare en la fino de printempo kaj komenco de somero videblas sur la ĉin-rusa landlima rivero Heilongjiang mirindaĵo: pro pli kaj pli altiĝanta temperaturo, la surakva glacio degelas kaj la rivero estas "malfermita": akvo komencas flui kaj homoj povas fiŝkapti. La rivero havas la plej belan pejzaĝon ĉe la du bordoj en la gubernio, kaj ĉirkaŭ la majtago la flosantaj grandegaj glacipecoj puŝas unuj la aliajn, sube torentas la riverakvo, kaj la sonoj de la glaci-krakado aŭdeblas eĉ cent metrojn for. 


    Laŭ informo, la festivalo daŭros dum 6 tagoj. Oni okazigos ceremonion por la kulto al dio de rivero far ŝamano de Oroĉen-nacio, eksponadon de folkloraj metiartaĵoj, prezentadon de la rusa kulturo kaj aliajn programerojn. 

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio