Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Historiaj materialoj de Jianchuan-Muzeo rivelas bonajn kvalitojn de la armeo de KPĈ kaj kruelaĵojn de Japanio kontraŭ usonaj soldatoj dum la milito (II)
2015-04-27

    "Konservi militon por la paco, kaj konservi lecionojn por la estonteco"

 


"Gvidlibro de Usonaj Pilotoj Fuĝintaj en Norda Ĉinio" fotita en la 13a de junio, 2012

 

    En la Halo de la Grupo de Fluganta Tigro estas alia historia restaĵo: mapo de distribuo de trupoj, desegnita de la stabejo de la Komunisma Partio de Ĉinio (KPĈ) en Yan'an por helpo al fuĝo de usonaj pilotoj en la jaro 1944. Sur la mapo malsamaj koloroj signas la bazojn de KPĈ kaj regionojn okupatajn de la japana armeo, kaj lokojn por urĝa surteriĝo. Ĝi estis klasifikita de la usona armeo kiel konfidenca dokumento. Legeblas sur la mapo ĉinaj ideogramoj: "farita de la stabejo en Yan'an".

 

    La raportisto legis multe da historiaj materialoj pri usonaj pilotoj savitaj de la ĉinaj trupoj kaj civiluloj: en junio 1944 en Lanping de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, lokaj soldatoj kaj civiluloj riparis aviadil-kurejon dum tri tagoj kaj noktoj por ke usona aviadilo surteriĝu kaj forkonduku usonan piloton leŭtenanton Robert William Prescott, kiu grave malsaniĝis; en la 20a de aŭgusto 1944 kvin usonaj pilotoj estis savitaj je la kosto de morto de kvar soldatoj el la Sendependa Korpuso de la Nova Kvara Armeo en norda Jiansu-provinco en sudorienta Ĉinio. Gvidantoj de la Nova Kvara Armeo Deng Zihui kaj Zhang Aiping fotiĝis kun ili...

 

    La Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo multe kontribuis al la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Dume Sovetunio, Usono, Britio kaj aliaj kontraŭfaŝismaj aliancanoj donis al la ĉina popolo multajn valorajn helpojn de materialoj kaj de homoj, ekzemple doktoroj Henry Norman Bethune el Kanado, Kwarkanath S. Kotnis el Barato, John H. D. Rabe el Germanio, kaj sovetuniaj aertrupoj kaj la Grupo de Fluganta Tigro... La ĉina popolo memoros ilin por ĉiam.

 

    La Halo de la Grupo de Fluganta Tigro montras gravan atenton kaj dankemon de la ĉina popolo al tiu historio. Laŭ la ĉina tradicio porcelanaj portretoj de 248 usonaj pilotoj estas pendigitaj sur la muro por ke la vizitantoj rigardu ilin kun respekto.

 

    "Dum la pasintaj jaroj multaj veteranoj de la Grupo de Fluganta Tigro kaj iliaj posteuloj vizitis la muzeon. Rigardante la maŝinojn, kiujn ili uzis en la batalo en Ĉinio, aŭ legante aviadilan loglibron de iu soldato en iu tago aŭ iu loko, preskaŭ ĉiuj vizitantoj laŭte ploris kiel infanoj. Dum la vizito en la muzeo, Anna Chennault, la edzino de la fondinto de la Grupo de Fluganta Tigro Claire Lee Chennault, tre emociiĝis, kaj laŭte kantis la kanton Man Jiang Hong, kiu priskribas, ke junuloj devas esti kuraĝaj por batali kontraŭ agresantoj," diris Fan Jianchuan.

 

    Fan Jianchuan estas samtempe ĝenerala vicsekretario de la Societo por Studo pri Historio de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo. En la spirito "konservi militon por la paco, kaj konservi lecionojn por la estonteco", li kolektis en la pasintaj jaroj pli ol du milionojn da historiaj restaĵoj de la milito, el kiuj pli ol cent apartenas al la unua kategorio de la historiaj objektoj protektataj de la ŝtato.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio