Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Geedziĝa ceremonio sur konstruloko de rapidŝoseo, Ĉinio
2015-04-24

La 24-an de aprilo okazis geedziĝa ceremonio por 22 paroj da gejunuloj sur la konstruloko de la rapidŝoseo en la gubernio Baokang de la provinco Hubei en suda Ĉinio.
 
    La 24-an de aprilo okazis geedziĝa ceremonio por 22 paroj da gejunuloj sur la konstruloko de la rapidŝoseo en la gubernio Baokang de la provinco Hubei en suda Ĉinio. Ĉiuj tiuj gejunuloj laboras por la konstruado de la rapidŝoseo Mazhu, kaj ili ĝoje paŝis al sia venonta feliĉo akompanate de la nupta muziko.
 

    La gubernia parto de la ŝoseo longas je 49.12 kilometroj, kaj ĝi estas la plej malfacila parto konstruata sur monta regiono de la provinco. Pro la malbona medio kaj peniga laboro, multaj gejunuloj prokrastis sian edz(in)iĝon por ĝustatempe fini la konstruadon de la aŭtoŝoseo. Por danki ĉi tiujn sindediĉajn laborantojn, antaŭ la alveno de la 1-a de majo -- la Internacia Tago de Laboruloj, la administrantoj de la konstrua kompanio organizis la kolektivan nupton por la 22 paroj sur la loko de ilia laboro helpe al la gejunuloj "konstrui sian ŝoseon al feliĉo" kaj honore al ilia kontribuo.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio