Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri misioj de "Unu Zono kaj Unu Vojo"
2015-04-23

de WANG YIWEI*

 

 

 

    "Jam ekzistas diversaj komercaj pasejoj, kial revigligi la Silkan Vojon? Ĉu 'Unu Zono kaj Unu Vojo' (la Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo kaj la Mara Silka Vojo en la 21a Jarcento) estas la Plano Marshall praktikota de Ĉinio?" Jen la du demandoj plej multe starigitaj de aŭskultantoj, kiam mi prelegis pri la ideo konstrui "Unu Zonon kaj Unu Vojon" en la Instituto por Studoj de Internacia Politiko de Italio.

 

    Fakte, "Unu Zono kaj Unu Vojo" signifas, ke Ĉinio kaj la landoj laŭ la Silka Vojo kune dividu bonkvalitajn produktokapablojn. Ili ne estas por unuflanka eksportado kiel estis la Plano Marshall kaj estas por komuna interkonsiliĝo pri investaj projektoj, komuna konstruado de bazaj instalaĵoj kaj kundivido de kunlaboraj rezultoj. La konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo" inkluzivas kunligadon de vojoj, liberecon de komercado, cirkuladon de mono, interkomunikado pri politiko kaj interkompreniĝo de homoj. Ili havas pli riĉan enhavon ol la Plano Marshall kaj havas jenajn tri gravajn misiojn:

 

    La unua misio: serĉi la vojon por kreskado de la monda ekonomio en la epoko post la financa krizo

 

    "Unu Zono kaj Unu Vojo" estas granda kreivo de Ĉinio en la epoko post la financa krizo. Kiel lokomotivo de la kreskado de la monda ekonomio, Ĉinio celas turni siajn avantaĝojn en produktokapabloj, teknologioj, kapitaloj, spertoj kaj modeloj en tiujn en merkato kaj kunlaboro, kaj celas praktiki ĉiuflankan pordomalfermon. Per la konstruado de "Unu Zono kaj Unu Vojo", diversaj landoj povos dividi ĉinajn dividendojn en reformado kaj disvolvado, kaj tiri ĝiajn spertojn kaj lecionojn el disvolvado. Ĉinio penados por akceli kunlaborojn kaj dialogojn inter la landoj laŭ la Silka Vojo, starigi novajn, pli egalajn kaj pli ekvilibrajn rilatojn de disvolvaj partneroj en la tutmonda skalo, kaj firmigi la fundamenton por longtempa kaj stabila disvolvado de la monda ekonomio.

 

    La dua misio: realigi tutmondan reekvilibron

 

    La tradicia tutmondiĝo naskiĝis sur la maro. Ĝi akcelis disvolvon de ĉemaraj regionoj kaj landoj. Kompare kun ili la landoj kaj regionoj ĉirkaŭataj de la tero estis relative postiĝintaj. Pro tio formiĝis abisma diferenco inter la riĉaj kaj la malriĉaj. La tradicia tutmondiĝo estis lanĉita de Eŭropo kaj disvolvita de Usono. Pro tio formiĝis eŭrocentrismo en la internacia ordo kaj serio da neekvilibraj kaj neraciaj efikoj kiuj kredigis, ke la Oriento estas subordigita al la Okcidento, kamparo al urboj kaj tero al maro. Nun "Unu Zono kaj Unu Vojo" akcelas reekvilibron de la mondo. Ili kuraĝigas pordomalfermon al okcidentaj regionoj, kondukas ekspluaton de tiuj regionoj kaj tiun de landinternaj landoj kaj regionoj en centra Azio, kaj praktikas en la internacia socio la ideon pri tolerema disvolvado de la mondo. "Unu Zono kaj Unu Vojo" estas por disvastigi ĉinajn bonkvalitajn produktokapablojn kaj industriojn okcidenten kun avantaĝoj por profitigi la landojn laŭ la Silka Vojo kaj tiujn ĉe la marbordoj de la Mara Silka Vojo, kaj por ŝanĝi la aspekton, ke en la historio la lokoj laŭ la Silka Vojo en centra Azio nur estis kiel pasejo de komercado kaj kultura komunikado inter la Oriento kaj la Okcidento. "Unu Zono kaj Unu Vojo" venkos la diferencojn inter la riĉaj kaj la malriĉaj kaŭzitajn de la tutmondiĝo kreita de eŭropanoj, kaj malekvilibron de disvolvado inter regionoj, akcelas starigon de la harmonia mondo kun longdaŭra paco, universala sekureco kaj komuna prospero.

 

    La tria misio, krei novan modelon por regionaj kunlaboroj en la 21-a jarcento

 

    La ĉina politiko pri reformado kaj pordomalfermo estas la plej granda kreivo en la mondo. Kiel ĉiuflanke malferma strategio "Unu Zono kaj Unu Vojo" renovigas la teorion pri ekonomia disvolvado, tiun pri regionaj kunlaboroj kaj tiun pri tutmondiĝo per la teorio pri ekonomia koridoro, tiu pri ekonomia zono kaj tiu pri internacia kunlaboro en la 21-a jarcento. "Unu Zono kaj Unu Vojo" emfazas la principon pri komuna interkonsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna divido. Ili superas la Planon Marshall, kaj ankaŭ la ĝisnunajn strategiojn pri ekstera helpo kaj pri la tutmondigo de la ĉina investado. Ili estas la nova ideo por internaciaj kunlaboroj en la 21-a jarcento.

 

    Ekz. la koncepto pri "ekonomia zono" estas kreivo de la modelo por ekonomiaj kunlaboroj inter regionoj, interalie la ekonomiaj koridoroj -- la ekonomia koridoro inter Ĉinio, Rusio kaj Mongolio, la Nova Eŭrazia Kontinenta Ponto, la ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj centra Azio, la ekonomia koridoro inter Bengalio, Ĉinio, Hindio kaj Birmo, la ekonomia koridoro inter Ĉinio kaj Hindo-Ĉina Duoninsulo akcelos ekonomian kreskadon de ĉirkaŭaj lokoj.

 

    La koncepto pri "Ekonomia Zono laŭ la Silka Vojo" estas diferenca de la "ekonomia regiono" kaj "ekonomia unio" en la historio. Kompare kun la lastaj du, la ekonomia zono havas jenajn trajtojn: alta fleksebleco, vasta praktikebleco, forta manipulebleco, memvola kaj egala partopreno de diversaj landoj laŭ la principo de komuna antaŭenpuŝo kaj disvolvado de la spirito de ĉioampleksa toleremo laŭ la tradicio de la antikva Silka Vojo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - 

    * La aŭtoro estas direktoro de la Instituto pri Internaciaj Aferoj sub la Ĉina Popola Universitato, kaj supera esploristo de la Chongyang-a Instituto pri Financo.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio