Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Libroservo de UEA en 2014: "Poŝamiko" venkis, vendoj malkreskis
2015-04-22


 

    La lingvoekzercilo Poŝamiko de B. Allée kaj K. Kováts estis pasintjare la plej furora titolo de la Libroservo de UEA. Tiel estis ĉiam ekde 2011, sed la surprizo de 2014 estis la ĉiamverda klasikaĵo Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto, kiu konkeris la duan lokon pro grandaj mendoj el Koreio. La plej dezirata novaĵo estis Homoj de Putin de Kalle Kniivilä, premiita kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando.

 

    Komerce la jaro ne estis bona, ĉar la Libroservo vendis sume por € 70 941, t.e. 8,6% malpli ol en 2013. Du kaŭzoj elstaras. Unue, por la tria sinsekva jaro la UK estis malgranda. En la lastaj du grandaj UK-oj, Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009), la vendoj sumiĝis resp. je € 40 500 kaj € 29 500. En Bonaero temis pri € 15 453, kio tamen estis bona rezulto por UK kun 706 aliĝintoj. En 2013 en Rejkaviko (1034 aliĝintoj) la sumo estis € 14 755; ankaŭ malpli ol la sumo de € 15 154 en 2012 en Hanojo (866 aliĝintoj).

 

    Kvankam komerce tri malgrandaj UK-oj sinsekve estis peza bato, multaj esperantistoj, al kiuj tio normale ne eblas, povis en Hanojo kaj Bonaero profiti de unika ŝanco aĉeti Esperanto-librojn. La ĉi-jara UK en Lillo, eble eĉ kvarobla ol pasintjare, espereble spronos la vendojn tiom, ke la limo de € 100 000 estos reatingita – unuafoje post 2011, kiam la jara vendado sumiĝis je € 101 632.

 

    Alia grava kialo estas la plua malkresko de la nombro de novaj libroj, aparte drasta pasintjare. Laŭ la statistiko de A. Korĵenkov en La Ondo de Esperanto (2015:2), la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto registris pasintjare 107 novajn librotitolojn (178 en 2013, 153 en 2012, 172 en 2011, 204 en 2010).

 

    La unua el la ĉi-subaj statistikoj montras la tutan vendonombron de la koncernaj titoloj. Ĝin ĉefe influas aliaj libroservoj, kiuj mendas samtempe pli ol unu ekzempleron de sama titolo por poste pluvendi al siaj klientoj, ofte en daŭro de pluraj jaroj. La listo de unuopaj vendoj konsideras nur la vendojn al klientoj, kiuj rekte mendis aŭ aĉetis surloke ĉe UEA. Neniu disko sufiĉe vendiĝis por eniri unu el la listoj.

 

    Vendoj entute: Ekz. 188 Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts), € 5,10 110 Fundamenta krestomatio de la lingvo Esperanto (L.L. Zamenhof), € 9,00 83 Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker), € 18,00 68 Homoj de Putin (K. Kniivilä), € 14,10 65 Asteriks kaj Kleopatra (Goscinny & Uderzo), € 12,00 61 Saluton! (A. Childs-Mee), € 10,80 58 Mil unuaj vortoj en Esperanto (H. Amery & S. Cartwright), € 10,20 50 Beletra Almanako 19, € 9,90 49 Gerda malaperis! (C. Piron), € 6,60 49 Baza Esperanta radikaro (W.F. Pilger), € 7,50 47 Beletra Almanako 20, € 9,90 43 Beletra Almanako 21, € 9,90 40 Pocket Esperanto Dictionary (A. McLinen), € 15,00 35 Internacia Kongresa Universitato 2014 (Red. J.A. Vergara), € 15,00 34 Esperanto Mini-Grammar , € 2,70 34 Dictionnaire de poche / Poŝvortaro (Red. A. Andrieu), € 5,40 34 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (T. Sekelj), € 4,80 34 Esperanto per rekta metodo (S. Marček), € 8,10 33 Faktoj kaj fantazioj (M. Boulton), € 10,50 33 Lingvo kaj vivo (G. Waringhien), € 9,00

 

    Vendoj unuopaj:

 

    Ekz. 50 Beletra Almanako 19, € 9,90 47 Beletra Almanako 20, € 9,90 40 Beletra Almanako 21, € 9,90 37 Homoj de Putin (K. Kniivilä), € 14,10 21 Konciza historio de Kristanismo (G. Berveling), € 8,40 20 Japana literatura juvelaro (Div. aŭtoroj), € 9,30 17 Belarta rikolto 2014 (Div. aŭtoroj), € 9,00 17 Poŝamiko (B. Allée & K. Kováts), € 5,10 16 La Jaro (Poŝkalendaro) , € 5,70 15 Konvinka kamuflaĵo (T. Steele), € 18,00 15 Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker), € 18,00 14 Briĝo kun veneno (R.C. Gates), € 7,20 14 La Hobito, aŭ tien kaj reen (J.R.R. Tolkien), € 18,00 13 toki pona en 76 ilustritaj lecionoj (E. Parra Cárdenas), € 9,00 13 Antologio latina 5 (Kompilis kaj trad. G. Berveling), € 23,40 13 Beletra Almanako 18, € 9,90 12 Telenio (O. Wilde (?)), € 17,10 12 Marina (S. Johansson), € 15,30 12 Ludoviko Lazaro Zamenhof (W. Żelazny), € 13,50 12 Pasporta Servo 2011 (listo de gastigantoj), € 9,00 Eldonaĵo de UEA/TEJO

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio