Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉi-jare aperos la fenomeno El Niño
2015-04-21

 

    La 16an de marto la Monda Meteologia Organizo publikigis la plej freŝan bultenon pri El Niño (El Ninjo), kiu diras ke la marsurfacaj temperaturoj en la pacifika oceano laŭ la ekvatoro estis neordinaraj en kvin sinsekvaj monatoj, kaj multaj meteologiaj modeloj prognozas, ke la fenomeno El Niño aperos en la mezo de ĉi tiu jaro.

 

    La bulteno diras, ke de la pasinta oktobro ĝis marto ĉi-jare la akvo-temperaturoj en la pacifika oceano laŭ la ekvatoro superis la normalan nivelon je 0.5 ĝis 1 celsia grado kaj proksimiĝis al la krita valoro de El Niño aŭ superis ĝin. Tamen aliaj atmosferaj fenomenoj, ekzemple nubo, nenormala pluvofalo kaj aliaj, kiuj estigas la fenomenon El Niño, ankoraŭ ne formiĝis, kaj iuj koncernaj atmosferaj normoj restis en neŭtrala stato en la lastaj kelkaj monatoj.

 

    Laŭ analizo de la meteologiaj modeloj la nenormalaj akvo-temperaturoj en la pacifika oceano laŭ la ekvatoro probable superos la kritan valoron de malforta El Niño, kaj daŭros ĝis la dua kvarono de la kuranta jaro. Plejparto de meteologiaj modeloj prognozas, ke en la mezo de tiu ĉi jaro aperos El Niño, tamen estas malsamaj juĝoj pri la intenseco de tiu klimata fenomeno.

 

    El Niño estas nenormala klimata fenomeno kiun kaŭzas la altiĝo de la akvo-temperaturoj en la pacifika oceano laŭ la ekvatoro, kaj intime rilatas al la tutmonda klimato. Ĝi rezultigas klimatajn anomaliojn en pluraj regionoj de la mondo: pluvegoj kaj inundoj en iuj regionoj, kaj altaj temperaturoj, malofta pluvofalo kaj severa malsekeco en aliaj regionoj.

 

    Sed por la tuta mondo El Niño kaŭzas ne ĉiam negativajn efikojn, ĉar ĝi povas havigi al iuj landoj varman vintron kaj reduktas la elspezon de hejtado, aŭ provizas la sudan hemisferon per abundo da pluvo kaj tiel favoras grenprodukton.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio