Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dinosaŭrovaj fosilioj elfositaj en urbocentro de Heyuan
2015-04-20

 

    La 19an de aprilo en la suda vojo Datong en la urbo Heyuan de la provinco Guangdong en suda Ĉinio konstruistoj elterigis aron da dinosaŭrovaj fosilioj je malpli ol du metroj sub la terfaco, kiam ili enterigis pipelinon. La fosilioj troviĝis ĉe la ruĝroka tavolo. Estis elfositaj entute 43 ovoj, kun diametroj de 13 centimetroj, interalie 19 tute kompletaj. Fakuloj el la Ĉina Akademio de Sciencoj esploros pri la speco de tiuj dinosaŭroj.

 

    Ĉar la okazejo troviĝas en la urbocentro, membroj de la kultura leĝobeiga grupo kaj policanoj de la urbo rapide atingis la lokon por konservi ordon. Du Yanli, kuratoro de la Heyuan-a Muzeo, konigis, ke ĝis nun pli ol 17 000 dinosaŭrovaj fosilioj estis elfositaj en Heyuan kaj konservitaj en la muzeo, tial Heyuan estas la loko, kie konservas la plej grandan nombron da dinosaŭrovaj fosilioj en Ĉinio kaj eĉ en la mondo.

 

    Du diris, ke estis la unua fojo, ke Heyuan trovis dinosaŭrovajn fosiliojn en la urbocentro. Antaŭe tie estis monteto, kaj vojsurfaco estis cemente pavimita, kaj tertavoloj estis neniam tuŝitaj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio