Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la 5-a Pekina Internacia Film-Festivalo
2015-04-17


Membroj de juĝ-komitato en la inaŭguro
 


Arnold Schwarzenegger en parolo

 

    La 16-an de aprilo inaŭguriĝis la 5-a Pekina Internacia Film-Festivalo kune organizita de la Ĉina Ŝtata Administracio pri Gazetaro, Eldonado, Radio, Filmo kaj Televido kaj la pekina registaro. La inaŭguran ceremonion ĉeestis pli ol 1 500 homoj, inter kiuj estas prezidantoj de internaciaj famaj film-festivaloj, fremdlandaj diplomatoj en Ĉinio, filmistoj kaj filmproduktistoj. Franca reĝisoro Luc Besson servas kiel prezidanto de la internacia juĝ-komitato de la premio "Ĉiela Altaro". La inaŭgura filmo de la film-festivalo estas Il Decameron reĝisorita de italaj fratoj Taviani. La filmo ricevis la premion Ora Palmo de la Cannes-a Film-Festivalo, la premion Ora Leono de la Venecia Film-Festivalo kaj la premion Ora Urso de la Berlina Film-Festivalo .

 

    La 8-taga film-festivalo enhavas juĝadon de la premio "Ĉiela Altaro", inaŭguron, projekciadon de filmoj, ĉefteman forumon, film-karnavalon kaj fermon. 930 filmoj partoprenis en la konkurso de la premio "Ĉiela Altaro" kaj 1 563 filmoj estis projekciitaj. Iliaj nombroj estas plej multaj kompare kun tiuj de la antaŭaj film-festivaloj. Finfine oni elektis ĉ. 300 filmojn, 180 el ili estos projekciotaj en pli ol 30 kinejoj de Pekino.

 

    Ĉi-jare estas la 120-jara datreveno de la naskiĝo de filmo en la mondo kaj la 110-jara datreveno de la naskiĝo de filmo en Ĉinio. La plej nova donitaĵo montris, ke ĉina bileta gajno de filmoj en la jaro 2014 atingis 29.6 miliardojn da juanoj, kreskis je 36% kompare kun tiu en la jaro 2013. Dum la jaro 2014 Ĉinio produktis 618 filmojn. Kun la kvoto de bileta gajno je 54% ili okupis la ĉefan loko de la filma merkato en Ĉinio.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio