Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis Agadplanon pri Prevento de Akva Poluo
2015-04-17

 

    La 16an de aprilo la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la Agadplanon pri Prevento de Akva Poluo. Tio estas gvido de la tutlanda prevento de akva poluo por nuna kaj venonta periodoj.

 

    La agadplano inkludas dek rimedojn: komplete regadi poluaĵ-eligon, antaŭenigi transformiĝon kaj altgradigon de ekonomia restrukturo, protekti akvoresursojn, fortigi subtenon de scienco kaj tekniko, plene ludigi la rolon de merkata mekanismo, striktigi leĝobeigon kaj superrigardon, efektivigi administradon de akva medio, plene protekti akvan ekomedion, precizigi kaj plenumi ĉiujn respondecojn, kaj intensigi partoprenon de la publiko kaj superrigardon de la socio.

 

    La plano diras, ke ĝis la jaro 2020 la akva kvalito en la tuta lando havos etapan plibonigon; areo de poluita akvo grandskale reduktiĝos; la sendanĝereco de trinkebla akvo altiĝos; troa ekspluatado de subtera akvo estos severe regata; la malboniĝo de subtera akvo estos fundamente bridita; la kvalito de akvoj en la proksima maro stabilos kaj pliboniĝos; la ekomedio en la regionoj de Pekino-Tianjin-Hebei, la delto de Jangzio kaj tiu de la Perla Rivero pliboniĝos. Ĝis la jaro 2030 la akva kvalito de la tuta lando estos ĝenerale plibonigita, kaj la funkcioj de akva ekosistemo fundamente renormaliĝos. Ĝis la mezo de tiu ĉi jarcento ekomedio estos tutflanke plibonigita, kaj ekosistemo realigos bonan cirkuladon.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio