Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Revenigitaj al la naturo 30 ruĝaj ibisoj
2015-04-13

 

    La 11an aprilo en la urbo Tongchuan komenciĝis la 34a semajno por la amo al birdoj, kunaranĝita de la Ĉina Asocio por Protekto de Sovaĝaj Bestoj kaj la provinca asocio de Shaanxi, kun la temo "protekto de migrobirdoj kaj konservo de verda hejmloko". En la malferma ceremonio en la Forstejo de Liulin 30 ruĝaj ibisoj naskitaj per artefarita reproduktado estis revenigitaj al la naturo post sovaĝiga eduko.

 

 

    Ruĝa ibiso estas sub la ŝtata protekto kiel besto de la unua klaso, kaj estas konata la "orienta gemo".

 

    En majo 1981 la gubernio Yangxian de Shaanxi-provinco trovis sep ruĝajn ibisojn, kaj tiu endanĝerigita specio vekis grandan atenton kaj ricevis protekton de la ĉina registaro kaj koncernaj internaciaj organizoj. En la pasintaj 34 jaroj diversnivelaj forstkulturaj departementoj faris artefaritan reproduktadon de specio kaj sovaĝigajn eksperimentojn. Nun vivas pli ol 1 600 ruĝaj ibisoj en la provinco, kaj pli ol 2 000 en la tuta mondo, ĉefe en Japanio, Sud-Koreio, kaj la provincoj Shaanxi, Zhejiang kaj Henan de Ĉinio. La savado kaj protekto de ruĝaj ibisoj en Ĉinio jam fariĝis sukcesa ekzemplo de la protekto de endanĝerigitaj specioj en la mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio