Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉesos arbohakado en nordorienta Ĉinio
2015-04-01

 

    Surbaze de provĉesigo de komerca arbohakado en ĉefaj arbaroj en la provinco Heilongjiang, nordorienta Ĉinio, en la 1-a de aprilo la malpermeso de arbohakado estas vastigita ĝis pli ol cent ŝtataj arbaroj en la Interna Mongolio kaj la provinco Jilin. Tio signas, ke arbohakado estas malpermesita al ĉiuj arbaroj en la montaro Granda Xing'an, la montaro Malgranda Xing'an kaj la montaro Changbai. La 30an de marto raportisto informiĝis el la televida kaj telefona kunveno pri kompleta malpermeso de komerca arbohakado en ĉefaj ŝtataj arbaroj. Tio signifas ankaŭ, ke ĉefaj ŝtataj arbaroj turnas sin de ekspluato al protekto.

 

    Nordorienta Ĉinio kaj Interna Mongolio havas la plej grandan areon de arbaroj de la lando, kun plej multaj naturaj arbaroj kaj plej riĉa biodiverseco. Ili okupas gravan strategian pozicion en la ekologia disvolvado kaj la ĝenerala aranĝo pri arbara kultivado en Ĉinio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio