Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Statistiko 2014: denove pli ol 5 000 individuaj membroj
2015-03-31

 

    En la aprila numero de la revuo "Esperanto" aperos la oficiala statistiko pri la membraro de UEA en 2014. Laŭ ĝi estis entute 5 027 individuaj membroj, t.e. 124 pli multe ol en 2013. Plej multe da individuaj membroj liveris Germanio (462), Brazilo (454), Francio (429), Japanio (326), Usono (269) kaj Nederlando (206). La plej granda kresko okazis en Brazilo (+77), evidente dank' al la UK en la najbara Argentino, kie la kongresa efiko estis +27. El la modela varbado fare de la estraranoj Lee Jungkee kaj Martin Schäffer rezultis grava kresko respektive en Korea Respubliko (+60) kaj Meksiko (+39). Same okazis ankaŭ en Ĉinio (+36), kie Trezoro Huang Yinbao ekfunkciis kiel nova energia kotizperanto. Menciindan falon, kvankam nur incidentan pro la fora UK, notis Francio (-40), Rusio (-24) kaj Pollando (-19).

 

    La aligitaj membroj -- t.e. tiuj membroj de la landaj asocioj, kiuj ne estis samtempe individuaj membroj de UEA -- nombris 9789 (-230). Sekve la tuta membraro de UEA, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj kune, estis 14 816 (-106).

 

    449 individuaj membroj de UEA estis samtempe individuaj membroj de ĝia junulara sekcio TEJO. Tio estas 119 pli ol en 2014, tiel ke la kresko de la nombro de individuaj membroj de UEA okazis preskaŭ tute pro la plimultiĝo de junaj membroj. La nombro de junaj aligitaj membroj estis 1 477 (-183). La tuta membraro de TEJO do iom ŝrumpis kaj estis 1 926 (-64).

 

    La revuo "Esperanto" havis 2898 pagitajn abonojn (-70) kaj la junulara revuo "Kontakto" 690 (+89).

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio