Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova regularo por pritrakto de grava aerpoluado
2015-03-31

 

    La 30an de marto estis oficiale publikigita la reviziita Krizokaza Plano pri Grava Aerpoluado de Pekino. En la nova reviziita plano la averto pri grava aerpoluado estas ankoraŭ dividita en kvar-kolorajn nivelojn, t. e. la blua, flava, oranĝa kaj ruĝa, tamen la sojlo por komenciĝo de la avertoj estas multe plimalaltigita. Ekzemple, por la ruĝa averto la antaŭa kondiĉo "tri-taga grava aerpoluado (la grado 6)" estis anstataŭigita per "grava aerpluado (la grado 5) en la daŭro de tri tagoj aŭ pli ol 72 horoj". Tio signifas, ke se grava aerpoluado daŭrus pli ol 72 horojn laŭ prognozo, la tuta urbo de Pekino restriktos la veturon de aŭtoj surbaze de la regulo de neparaj kaj paraj numeroj, kaj proponos, ke oni portempe fermu elementajn kaj mezajn lernejojn kaj infanĝardenojn, kaj ŝtataj entreprenoj povu plenumi flekseblan horaron laŭ la situacio de aerpoluado, kaj subĉielaj grandskalaj aktivaĵoj ĉesu ĝenerale.

 

    Krome, Pekino lernos sperton el la okazigo de la kunveno de APEK por garantio de bonkvalita aero, kaj kune kun Mediprotekta Ministerio de Ĉinio, koncernaj departementoj kaj najbaraj urboj kaj provincoj ellaboros planon por garantii bonkvalitan aeron dum la Monda Ĉampionado de la Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj kaj la celebrado de la 70a datreveno de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio