Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lanĉota la unua kolora rizkampo en la mondo
2015-03-27

 

 

    Laŭ raporto de la taiwan-a elektronika ĵurnalo chinatimes.com, la unua kolora rizkampo en la mondo estos lanĉita dum la 1-a Pingtung-a Internacia Festivalo de Kolora Rizkampo inaŭgurota en Pingtung de Taiwan la 28-an de marto. La kolora rizkampo estis projektita de la korporacio LINE kaj farita de la pingtung-a registaro. Sur la rizkampo videblas kurantaj urso, leporo kaj aliaj amikoj de LINE plej ŝatataj de la taiwan-a popolo. Ili estis desegnitaj per la koloroj purpura, blanka, ora kaj verda.

 

    La kolora rizkampo longas je 125 metroj kaj larĝas je 94 metroj. Por faciligi aprezadon de vizitantoj dum la festivalo oni starigos specialan spektejon altan je 9 metroj, kiu funkcios de la 9-a horo ĝis la 17-a ĉiutage inter la 28-a de marto kaj la 10-a de majo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio