Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Por pli bela Herzberg
2015-03-25

 

    Jam fariĝis tradicio en Herzberg la t.n. fruprintempa medio-tago (Umwelt-Tag), kiam loĝantoj, grupoj de lokaj kluboj, asocioj, helpemuloj kolektiĝas kaj rondiras en la urbo por plibeligi la ĉirkaŭaĵon, kolektas kaj forigas rubaĵojn, forlasitajn, forĵetitajn objektojn el parkoj, de apud promenvojoj, stratrandoj, bushaltejoj, aŭtoparkejoj kaj aliaj publikaj terenoj. La volontulojn eĉ la reveninta vintreca, malvarma kaj neĝa vetero ne fortimigis. La bone organizita agado rezultis grandan amason de rubaĵo en kelkaj horoj. Post la sukcesa kolektado la helpintoj estis salutataj kaj gastigataj de la urbestro kaj kunlaborantoj de la urbodomo, kiuj preparis bongustajn sandviĉojn kaj disdonis trinkaĵojn. La Esperanto-teamo de Interkultura Centro Herzberg fariĝis tre internacia kun volontuloj ankaŭ el Hungario kaj Suda Koreio. Printempo komenciĝu en plibeligita Herzberg!

 

(el esperanto-urbo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio