Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
80-jara maljunulino trikis por orfoj pli ol 300 trikotaĵojn
2015-03-23

 

    Portante pakegon da trikotaĵoj mezaĝulo eniris en la socian bonstatejon en Kaifeng, Henan-provinco, Ĉinio. Li diris, ke tiuj trikotaĵoj estis trikitaj de lia patrino por infanoj en la bonstatejo.

 

    Kiam laboranto de la bonstatejo petis lin enskribi informojn pri la kontribuanto, li rifuzis. Post multfoja petado de la laboranto li skribis nur ŝian nomon: Li Ming.

 

 

    La maljunulino: vivante mi devas fari ion por la socio

 

    Por trovi Li Ming koncerna laboranto de la bonstatejo vizitis bazaron de lanfadenoj, sekcion de policejo pri la familia registro kaj loĝkvartalojn. Finfine li renkontiĝis kun ŝi en ŝia hejmo.

 

    Portanta ruĝan veston la avino estis sana, optimisma kaj ridema. Ŝia edzo forpasis kaj ŝiaj gefiloj kaj genepoj estas tre sindonemaj kaj obeemaj al ŝi. Parolante pri trikado de trikotaĵoj ŝi diris: "Nun mi povas moviĝi kaj devas fari aferojn utilajn al aliaj homoj kaj al la socio." Ŝajnas al ŝi, ke la infanoj, kiuj vivas en bonstatejo, pli bezonas amon. Ŝi trikadas trikotaĵojn per diverskoloraj lanfadenoj aĉetitaj de ŝi mem aŭ uzitaj de ŝiaj parencoj kaj amikoj. Tiuj trikotaĵoj kun multkoloraj strioj estas pli belaj ol tiuj en unu koloro. Ili estas pli ŝatataj de infanoj.

 

    Ŝi volas esti helpema dum la tuta vivo

 

    Trikado de trikotaĵoj estas fortaĵo de Li Ming. Ŝi eklernis trikadon en la aĝo de 7-8 jaroj. Transe de la elementa lernejo, kie Li Ming lernis, estis helpejo por infanoj. Tieaj infanoj havis pli ol 10 jarojn. Ili devas triki trikotaĵojn per lanfadenoj liveritaj de la helpejo. Li Ming rememoris: "Ili devas lerni kaj labori, kaj ne povis triki eĉ unu trikotaĵon monate." Tiam Li Ming ofte iris en la helpejon por helpi ilin.

 

    La maljunulino Li Ming iam servis en armeo. Post eksarmeaniĝo ŝi laboradis en sindikato de iu ŝtata entrepreno ĝis sia emeritiĝo. Ŝi estas tre helpema. Ŝi taksas sin zorgema pri aferoj de aliaj. "Dum mia vivo mi prezentis al ĉirkaŭ 50 personoj eventualajn fianĉ(in)ojn kaj trikadis nekalkuleblajn trikotaĵojn." Post diplomiĝo el la mezlernejo Li Ming armeaniĝis kaj respondecis pri propagando. Por faciligi legadon de soldatoj ŝi ofte bicikle transportis al regimento librojn. Eksiĝinte de la armeo ŝi ĉiam tenadas la kutimon "zorgi pri aferoj de aliaj". "Mia kolego petis min triki por li trikotaĵon kaj pro tio li donis al mi 750 gramojn da lanfadenoj. Kiam li prenis la trikotaĵon, krom la trikotaĵo li ricevis ankaŭ trikotveŝton. Post fintrikado de la trikotaĵo restis ankaŭ 100 gramoj da lanfadenoj. Tiam mi pensis, ke tiuj lanfadenoj estos malŝparitaj, se oni ne uzos ilin. Konsiderante, ke la kolego venis el kamparano kaj li estas malriĉa, do mi aĉetis 250 gramojn da lanfadenoj kaj trikis por li la trikotveŝton."

 

    Silenta amo

 

 

    Post emeritiĝo Li Ming silente helpadas kriplajn infanojn. Ŝi trikas trikotaĵojn ne nur por infanoj en la socia bonstatejo en la urbo Kaifeng, sed ankaŭ por tiuj en la infana vilaĝo de SOS en la urbo. Dum la pasintaj 6 jaroj ŝi trikis pli ol 300 trikotaĵojn. Ŝi diris: "Mi ne petis rilatajn laborantojn preni trikotaĵojn ĉe mi. Ĉar se ili trovis, ke mi estas aĝulino, ili certe aĉetos por mi kukojn kaj fruktojn. Mi kompatis tiujn orfojn. Ili bezonas pli da zorgoj. Mi estas tre ĝoja, kiam mi vidas sur la televida ekrano tiujn infanojn, kiuj portas trikotaĵojn faritajn de mi."

 

    Post la ĉi-foja donacado la filo de Li Ming demandis ŝin: "Panjo, ĉu vi daŭre faros trikadon?" Ŝi respondis: "Mi faros tion ĝis la fino de mia vivo."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio