Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sukcese Okazis 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo
2015-03-23

    La 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo okazis de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2015. En ĝi partoprenis entute 41 esperantistoj, ili venis el Brazilo, Japanio, Belgio, Italio, Rumanio, Danio, Svislando, Bulgario, Svedio, Ĉinio kaj Nederlando... la aliaj estis nepalanoj. La ĉi-jara celo de la programo estas konigi Nepalon pere de la lingvo Esperanto. NEspA, nia organizo, jam pasigis 25 jarojn kaj ni celebras nun la arĝentan jubileon kun diversaj programeroj. Ĉi-jara programo komenciĝis per tiu ĉi historia 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj aperigo de la revuo "Montejo". Ni planas daŭrigi esperantajn agadojn dum la tuta jaro por festi la jubileon.

 

 

    La programo komenciĝis en la 26-a de februaro kun la akceptado de la gastoj; NEspA formale bonvenigis ilin vespere de la 27-a en la hotelo Marsangdi de Thamel. KAEM-ano S-ro Mukunda Raj Phatik kaj la renkontiĝa ĉefo S-ro LP Agnihotry solene malfermis la programon. Reprezentantoj el diversaj landoj kaj ĉiuj parolantoj deziris sukceson de 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo.

 

 

    Dekunutaga ekskurso kaj piedvagado komenciĝis baldaŭ. Ni buse veturis en la lasta tago de februaro el Katmanduo al Birethati kaj tranoktis tie. Ni ekmarŝis de Birethati kaj atingis Pun Hill en la 4-a de marto, kaj surmonte ni kantis himnon de Esperanto – la kanto estas videbla en https://www.youtube.com/watch?v=spb3JoE-wZg (kun la marnivela alteco de ĉirkaŭ 3300 metroj kaj trairinte Ghandruk (2300m), Tadapani, Deurali kaj Ghorepani (2860m)). Dum la unuaj tagoj de la marŝado pluvis kaj neĝis, sed ni kuraĝe iris antŭen.

 

 

    Okazis solena ferma ceremonio en la 8-a de marto je 17:30 en sama hotelo en Katmanduo. NEspA disdonis atestilojn al la partoprenantoj de la 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj nepalajn ĉapojn "Topio". NEspA honoris per salo Hori Yasou, kiu partoprenis 9-foje la Himalajajn Renkontiĝojn. Kaj ankaŭ ni honoris Peter Warre pro lia multfoja partopreno al la Himalaja Renkotiĝo kaj kontribuoj por la loka movado. Unuafoje ni bonvenigis 11 Brazilanojn en la Internacia Himalaja Renkontiĝo.

 

    NEspA ankaŭ honoris Arnaldo Rebelato kiu donis al ni la opinion ke per Esperanto ni povas kontribui al turismo. Kelkaj ĉeestantoj faris komentojn kaj sugestojn por la estonataj Himalajaj Renkontiĝoj. La renkontiĝo estis fermita de s-ino Indu Devi Thapaliya (Luno), la prezidanto de NEspA. Poste skvis komunan dancadon en la halo de la hotelo.

 

    Ĉi-jara Renkontiĝo estis ege sukcesa pro diversaj kialoj. Ni povis propagandi nian lingvon nome de 11-a Internacia Himalaja Renkontiĝo. Kaj ni sukcesis kolekti multajn naciojn. Kunlaborado inter NEspA-anoj estis ege laŭdinda afero.

 

    La 12-a Himalaja Renkontiĝo okazos en la Mez-okcidenta parto de Nepalo – Langtang, tie oni vidos la montojn belegajn kaj famajn, kaj ankaŭ vidos mondfamajn lagojn Gosainkunda, Parvatikunda, Bhairavkunda kaj Dudkunda. Oni kontaktiĝos kun abundaj lokaj kulturoj kaj ĝuos la naturon de tiu regiono.

 

Bharat K Ghimire kaj Pradip Ghimire (Esploristo)

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio