Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Francio, Germanio kaj Italio deklaris sian aliĝon al AIIB
2015-03-19

 

    La 17an de marto Francio, Germanio kaj Italio deklaris, ke ili deziras esti fondanto-membroj de la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB). Antaŭ tio Britio jam faris la saman deklaron. Ĝis nun kvar eŭropaj landoj konfirmis sian deziron pri aliĝo al AIIB, kaj jam entute 31 landoj deziras esti fondanto-membroj de AIIB.

 

    AIIB estis proponita de Ĉinio en la lasta jaro, kun la celo antaŭenpuŝi la investadon en transportado, energifonto, telekomunikado kaj aliaj infrastrukturaj konstruoj en Azio.

 

    Ĉinio bonvenigas la decidon de Francio, Italio kaj Germanio. Kiel prezidanto de la kunveno de ĉefreprezentantoj por intertraktado el la aliĝontaj fondanto-membroj de la banko, Ĉinio petos opiniojn de la nunaj fondanto-membroj de la banko laŭ la plurflanka proceduro, post kiam ĝi ricevos skribitan konfirmon. Se ĉio iros glate, la tri landoj fariĝos oficialaj membroj de AIIB post du semajnoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio