Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
"Kvar plenampleksecoj" -- novaj strategiaj aranĝoj de Ĉinio
2015-03-10


Ĉina prezidanto Xi Jinping


    "Kvar plenampleksecoj" -- novaj strategiaj aranĝoj de Ĉinio


    Post la Printempa Festo, ĉina tradicia festo laŭ la luna kalendaro, venis la 3-a Sesio de la 12-a TPK kaj tiu de la 12-a Tutlanda Komitatao de ĈPPIK. Ili estas aferoj plej gravaj en la politika vivo de la ĉina popolo. Antaŭ la du sesioj "kvar plenampleksecoj" fariĝis politikaj vortoj varme diskutataj en Ĉinio. Ĝi estas mallongigo de la kvar strategiaj aranĝoj -- "plenamplekse konstrui la bonhavan socion", "plenamplekse profundigi reformadon", "plenamplekse efektivigi la regadon per leĝoj" kaj "plenamplekse plifortigi la disciplinon de la partio". 


    Ekde la 25-a de februaro en la ĵurnalo Renmin Ribao aperis serio da artikoloj pri la grava strategia penso de la "kvar plenampleksecoj" verkitaj de komentariistoj. Ili opinias, ke ĝi estas "nova kreaĵo de la ĝenerala plano de la partio por la regado de Ĉinio kaj ĝia antaŭenirado kun la tempo, kaj estas nova salto en la kuniĝo de marksismo kaj la ĉina praktiko. La "kvar plenampleksecoj" direktos TPK-reprezentantojn kaj ĈPPIK-membrojn dum la diskutado pri la ekonomiaj celoj de Ĉinio, laŭleĝa reformado, kontraŭkorupteco kaj aliaj gravaj aferoj.


    Multaj amaskomunikiloj rimarkis, ke neniu el la kvar celoj de la "kvar plenampleksecoj" estas unuafoje menciita. En decembro 2014 la ĉina prezidanto Xi Jinping faris inspektadon en Jiangsu-provinco de Ĉinio. Tiam li unuafoje parolis pri tiuj aranĝoj kaj post tio li multfoje menciis ilin en malsamaj okazoj.


    Kelkaj fremdlandaj amaskomunikiloj rigardas la "kvar plenamplesecojn" kiel la novajn aranĝojn de KPĈ por la regado de Ĉinio, aliaj -- la "politikan programon de Xi Jinping unuafoje komplete elmetita de KPĈ" aŭ "teorion de Xi" post la penso de Mao Zedong kaj la teorio de Deng Xiaoping.


    Kio estas la "kvar plenampleksecoj"


    La "kvar plenampleksecoj" konsistas el kvar strategiaj aranĝoj. Ili estas "plenamplekse konstrui la bonhavan socion", "plenamplekse profundigi reformadon", "plenamplekse efektivigi la regadon per leĝoj" kaj "plenamplekse plifortigi la disciplinon de la partio". Inter ili estas tre fortaj logikaj rilatoj. Jin Canrong, vicdirektoro de la Instituto pri Internaciaj Rilatoj sub la Ĉina Popola Universitato, opinias, ke "plenamplekse konstrui la bonhavan socion" estas la ĝenerala celo, por ĝin realigi oni devas "plenamplekse profundigi reformadon", kaj "plenamplekse efektivigi la regadon per leĝoj" kaj "plenamplekse plifortigi la disciplinon de la partio" estas gravaj garantioj por la plenampleksa profundigo de la reformado. Rigardate el la historia angulo la "kvar plenampleksecoj" estas resumo pri la laboroj de reformado dum la pasintaj pli ol 10 jaroj. Ili estas pli sistemaj kompare kun tiuj dise elmetitaj antaŭe.


    La "kvar plenampleksecoj" estas strategio por la regado de Ĉinio


    "Kian kernan ideon Xi Jinping enskribos en la analojn de Ĉinio?" estas demando elmetita de la rusa retejo Sputnik. La saman demandon levis ankaŭ aliaj fremdlandaj amaskomunikiloj. La 27-an de februaro Karl Neyev, vicdirektoro de la Instituto de Azio kaj Afriko de la Moskva Universitato, aperigis artikolon en la retejo Sputnik. Li skribis en la artikolo, ke la "kvar plenampleksecoj" kolektis kvintesencon de metodoj por solvi urĝajn problemojn proponitaj de kelkgeneraciaj gvidantoj de Ĉinio, kaj ĝi estas la nova strategio de Ĉinio por la regado. En la disvolva procezo de Ĉinio dum la pasintaj dekoj da jaroj gvidantoj de ĉiu generacio prezentis gravajn ideojn. Tio estas la trajto de la ĉinaj gvidantoj en la regado. La ideo pri la "kvar plenampleksecoj" estas solvo por regadi Ĉinion en la novaj kondiĉoj. La batalo de Ĉinio kontraŭ korupteco pruvis, ke ĉinaj altranguloj serioze ĝustigas la regantan partion por forigi la negativan tendencon kiu naskus dubojn pri ĝia reg-kapablo kaj por gvidi la landon plue disvolviĝi.


    La 26-an de februaro la usona novaĵ-agentejo Associated Press publikigis artikolon kun la titolo "Per la nova slogano la ĉinaj gvidantoj starigis celon kaj sekvis tradicion". La artikolo diras, ke la politika tradicio de Ĉinio estas uzi mallongajn kaj koncizajn politikajn vortojn, kiaj realigo de "kvar modernigoj" kaj "tri reprezentantoj" elmetita dum la periodo de Jiang Zemin. La usona ĵurnalo New York Times diris, ke ĉiugeneracia gvidanto de KPĈ prezentis sian kernan ideon kaj prenis ĝin kiel programon por la regado kaj personan politikan heredaĵon. Xi Jinping unuafoje prezentis sian teorian sistemon du jarojn post sia enposteniĝo kiel prezidanto de Ĉinio.


Redaktoroj: Chen Ji kaj Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio