Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Filmo pri denaskuloj fulme disvastiĝis
2015-03-03

 

    Okaze de la ĵusa Tago de la gepatra lingvo TEJO publikigis filmon kun intervjuoj de ses denaskaj parolantoj de Esperanto. Por la filmo estis faritaj tekstaj tradukoj en 22 lingvoj, kaj ĝi rapide disvastiĝis en sociaj retoj. Judith Meyer en sia artikolo rakontas pri la projekto.

 

    La Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo. Ĝi estas okazo varbi por lingvaj rajtoj kaj multlingveco tutmonde.

 

    TEJO konsideras tiujn agadokampojn speciale gravaj kaj ofte defendas lingvajn rajtojn kaj multlingvecon kadre de sia agado en grupoj de neregistaraj organizoj kiel FOJE kaj IKRJO kaj dum konsultadoj de Unesko kaj Eŭropa Unio.

 

    Por atentigi pri la graveco de tiuj temoj, TEJO kreis filmeton kun intervjuoj de ses denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili parolas pri siaj propraj spertoj kiel nekonata minoritato kaj pri tio kiom helpis al ili multlingveco:

 

    La filmeto disvastiĝis kiel fajro tra la sociaj retejoj: ene de la unuaj 24 horoj, pli ol 220 organizoj, grupoj kaj blogoj (plus nenombrebla kvanto da individuoj) disvastigis ĝin en Facebook, ĝi estis menciita 87-foje en Twitter kaj 72-foje en G+.

 

    Ĝi disvastiĝis ankaŭ en VK kaj ĉinaj sociaj retejoj, ĉar la filmeto haveblis ne nur esperante kaj angle, sed en 22 lingvoj inkluzive de la rusa kaj ĉina. Ne eblas scii kiom da homoj spektis la filmeton ene de la sociaj retejoj, ĉar Youtube ne kalkulas tion, sed ene de Youtube mem ĝi havis pli ol 11.000 spektantojn dum la unuaj 24 horoj.

 

    Krome okazis demandosesio en Reddit, en kiu 4 el la 6 denaskuloj de la filmeto respondis al demandoj de anglalingvanoj. Homoj estis vere scivolemaj: entute la diskuto ampleksas pli ol 1.200 komentojn kaj daŭre alvenas pliaj.

 

    Pro la aktivego de la fadenoj, kiuj ricevis ĉ. 2.100 ŝatojn en Reddit entute kaj ankaŭ disvastiĝis en aliaj sociaj retejoj, homoj daŭre vidos la diskuton, daŭre trovos la ligilon al la filmeto kaj la respondojn, kaj daŭre povos aldoni demandojn dum pluraj tagoj ankoraŭ.

 

    Dankegon al ĉiuj kunlaborintoj kaj kunlaborantoj, speciale la denaskuloj (Stela, Leo, Gunnar, Lívia, Douglas kaj Klára), mia kunproduktisto Chuck Smith, la intervjuanto kaj subtenanto Veronika Poór, kaj la dekoj da homoj kiuj kreis la subtitolojn kaj helpis disvastigi la filmeton en diversaj medioj.

 

    Ĉi tiu agado montris, ke Esperanto povas fajre memdisvastiĝi, se oni nur trovas interesan temon kaj disvastigas ĝin observante la neskribitajn leĝojn de sociaj retejoj. La temo devas respondi al ekzistanta scivolemo de homoj.

 

    Denaskuleco taŭgis, ĉar kvazaŭ ĉiuj ne-Esperantistoj ŝokiĝas kiam ili aŭdas, ke ekzistas denaskaj parolantoj de Esperanto. Ili tuj iĝas tre scivolemaj pri la afero, kaj tiam ili tute nature ekscios pri la ideo de Esperanto, la internaciaj renkontiĝoj, la kulturo, kaj tiel plu.

 

Judith Meyer

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio