Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Du sesioj fokusiĝos al ekonomia kresko en nova normala stato
2015-03-03

 

    La ekonomia kresko de Ĉinio malrapidiĝis en sinsekvaj kvar jaroj, kaj lastjare ĝi falis ĝis la plej malalta punkto en la pasintaj 24 jaroj. En la jaro 2015, tiu dua granda ekonomio en la mondo alfrontas grandan premon de malsupreniro, kaj la celo de ekonomia kresko por la jaro 2015 sendube fariĝos fokuso de la du sesioj.

 

    Estas la unuaj tutlandaj du sesioj post la juĝo de la centra gvidantaro, ke la ĉina ekonomio estas en la nova normalo de la disvolvado. Pro la postulo de makroekonomia reguligo la ĉinaj decidofarantoj publikigas ne-devigan celon de la ekonomia kresko dum ĉiujaraj du sesioj. Tutmondaj ekonomikistoj atendas la ciferon por observi la tendencon de makroekonomia politiko de la jaro.

 

    Multaj aŭtoritataj fakuloj diris, ke taŭga redukto de la celo konformas al la realo, kaj samtempe la ĉina ekonomio ankoraŭ havas sufiĉe da novaj fortoj daŭrigi mez-altrapidan kreskon malgraŭ la malfortiĝo de la tradicia motoro.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio