Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Makao de Ĉinio, unu el la 10 plej superbaj turismejoj en la tuta mondo
2015-02-28



Skulptaĵo de Mazu


    La templo Mazu estas la unua vizitinda loko en Makao. Antaŭ pli ol 400 jaroj, portugalaj komercistoj venis al Makao. Ili surteriĝis sur la insulon ĉe la marbordo vizaĝe al la fronto de la templo Mazu. Vidinte la templon, ili demandis fiŝkaptiston pri la loka nomo, sed la fiŝistoj erare konigis al ili la nomon de la templo. Pro tio la portugaloj nomis la insulon "Makao" laŭ la prononco de tiu erara nomo. El tio venis la nomo de Makao en la portugala lingvo. La templo sidas en la sudorienta parto de la insulo. Laŭ legendo, Mazu originis el Putian de Fujian-provinco, scipovis antaŭdiri bonojn kaj malbonojn. Post la forpaso, ŝi ofte aperadis sur la maro por helpi komercistojn kaj fiŝistojn en liberigo el ĉagrenoj kaj malfacilaĵoj. Fujian-anoj interkonsentis kun lokanoj ke oni konstruu surloke templon por ŝia kultado. Dum la Printempa Festo kaj en la naskiĝtago de Mazu, la 23-an de la tria monato laŭ la ĉina luna kalendaro ardas incensado en la templo. Ekde la noktomezo de la Printempa Festo, multaj piaj viroj kaj virinoj venas al la templo por kultado kaj preĝado.

<  1  2  3  4  5  6  7  8  >  


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio