Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Printempa Festo espereble fariĝos festo aprobita de la usona registaro
2015-02-28

 

    Laŭ raporto de la usona ĵurnalo Shijie Ribao en la 27-a de februaro, la Printempa Festo, la novjaro de azianoj laŭ la ĉina luna kalendaro, espereble fariĝos festo aprobita de la Federacia Registaro de Usono. Antaŭ nelonge Grace Meng, ĉindevena parlamentanino de la Kongreso de Usono, prezentis la proponon pri aprobo de la Kongreso pri la ĉina novjaro laŭ la ĉina luna kalendaro. La propono estis aprobita de senato kaj nun ĝi atendas voĉdonadon de la Ĉambro de Reprezentantoj.

 

    Grace Meng diris, ke ĉiujare miloj kaj miloj da azianoj en Usono festas la ĉinan novjaron laŭ la ĉina luna kalendaro kaj ilia nombro ĉiam kreskas. Dank' al tio la novjaro estas konata de pli kaj pli multaj homoj. Nun estas tempo por aprobo de la Kongreso pri la festo. Ŝi dankas senaton pro ĝia aprobo de la propono kaj esperas, ke ŝiaj kolegoj subtenos la proponon dum la voĉdonado en la Ĉambro de Reprezentantoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio