Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Surtera De Sterrennacht en Ĉinio
2015-02-27

De aviadilo fotita De Sterrennacht en Sanya


    La 26-an de februaro oni kaptis la fotojn de la flormaro Fenghuang (grandioza agrikultura kaj ekologia parko en Sanya, urbo de Hainan-provinco en suda Ĉinio) en ĝia unua kulmina periodo de la kuranta jaro. La freŝaj floroj plantitaj en la areo de 1.6 milionoj da kvadrataj metroj kune konsistigas grandegan pentraĵon De Sterrennacht (La stela nokto) origine pentritan de Van Gogh.

 

    Ĉiutage dekmil vizitantoj estas altirataj al la flormaro. Laŭ konigo de la tiea respondeculo, la ĉi-jaraj floroj estas ĉefe bluaj kaj purpuraj, kaj la inspiro de la plantad-planado venis ĝuste de la supre menciita klasika pentraĵo. Oni aranĝis la plandadon de la floroj per mapo fotita de aviadilo, la delikata arko de la floraj vicoj prezentas la fantazian pentraĵon sternitan sur la tero.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1   2   3   4   5    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio