Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malkreskis je 32% vendo de fajraĵoj
2015-02-27

 

    Inter nul horo de la 19a de februaro kaj la 24a horo de la sekva tago entute 195 miloj da skatoloj da fajraĵoj estis venditaj en Pekino. La vendo malkreskis je 32% kompare kun tiu en la sama periodo de la lasta jaro. La 25an de februaro raportisto informiĝis el la Pekina Oficejo pri Fajraĵoj kaj la Administracio de Labor-sekureco, ke pro fortigo de la konscio pri mediprotekto ĉi-jare la eksplodigo de fajraĵoj daŭris evidente pli mallonge ol lastjare. Samtempe en la tuta urbo vundo kaj fajr-alarmo pro fajraĵa eksplodigo malpliiĝis kompare kun la pasinta jaro.

 

    Jam finiĝis la vendo de fajraĵoj por la ŝaf-jaro, kaj komenciĝis la rericevo de la restaj fajraĵoj de ĉiuj vendejoj. Nun la rericevo en la urbaj distriktoj jam finiĝis, kaj tiu en foraj distriktoj kaj gubernioj daŭros ĝis la 1-a de marto.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio