Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forstoj aperos ĉirkaŭ Pekino kaj Tianjin
2015-02-17

 

    Ĉi-jare Hebei-provinco komencos projekton de tri milion-mu-aj forstoj ĉirkaŭ Pekino kaj Tianjin, kaj unu miliono estos kompletigita ĉi-jare. En la provinco Hebei efektiviĝos 4,2 milionoj da mu-oj da forsto-kultivado, tri milionoj da mu-oj da kultivado de mezaĝaj kaj junaj arboj, arbaro-kovro pliiĝos per 1%, areo de arbaroj kreskos per kvar milionoj da kubmetroj, kaj efektiviĝos 150 miliardoj da juanoj en la forstokulturo.

 

    Laŭ la strategia kunlabora interkonsento de Pekino kaj Hebei kaj tiu de Tianjin kaj Hebei, cent miloj da mu-oj da forstoj por akvoprotekto estos kulturitaj en la du flankoj de la riveroj Chaohe, Baihe kaj Yongding en Fengning, Huailai kaj aliaj sep gubernioj (urboj aŭ distriktoj) en Hebei-provinco, kaj komenciĝos forsto-kultivado por akvoprotekto en Tianjin kaj Hebei ĉe la riveroj Luanhe kaj Zhouhe en Chengde kaj Tangshan.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio