Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kolektantoj de lotusradikoj en glacia lago
2015-02-13

 

    "Neĝego", unu el la 24 sunperiodoj laŭ la ĉina luna kalendaro, komenciĝas en la 6-a, la 7-a aŭ la 8-a de decembro. Ĉiuvintre post "Neĝego", kolektantoj de lotusradikoj en Binzhou de Shandong-provinco en orienta Ĉinio, komencas kolekti lotusradikojn.

 

    La kolektantoj de lotusradikoj vestas sin per akvimunaj vestoj kun la pezo de 20-30 kilogramoj. Starante en lotuslageto profunda je pli ol unu metro, ili forpuŝas glaciflosaĵojn, kaj paŝo post paŝo iras en ŝlimon. Ĉiutage antaŭ la 8-a horo, 49-jara Yan Guoyuan kaj liaj kolegoj venas al la lotuslageto apud loka akvokonservejo por komenci sian laboron.

 

 

    Kolektado de lotusradikoj estas peniga kaj postulas apartan teknikan lertecon. Pro longtempa restado en akvo ĉiuj kolektantoj de lotusradikoj suferas de reŭmatisma artrito kaj en iliaj ungofendoj ĉiam estas neforigebla ŝlimo. Antaŭ la frosta vintro kolektado de lotusradikoj ne estas tre malfacila. Kiam venas la dekdua monato de la luna kalendaro, la lotuslageto estas kovrata de dikaj glacioj. Sed ĝuste tiam ĉiu familio fritas pecojn da lotusradikoj en du kiel unuo, inter kiuj estas viandaĵoj. Do en tiu periodo de la jaro la postulado por lotusradikoj fariĝas tre granda. Sekve de tio, la kolektantoj de lotusradikoj devas rompi glaciojn per martelo kaj kolekti lotusradikojn en tre malvarma akvo.

 

 

    Laborante ili devas porti alttensian akvoŝprucilon ĉe la talio por dispeli ŝlimon. Kun la ŝarĝo de 50-60 kilogramoj ili devas unue fleksi sian korpon, almeti sian vizaĝon preskaŭ sur la akvosurfacon, kaj poste etendi siajn du manojn en ŝlimon por eltiri lotusradikojn.

 

 

    Je la sunsubiro Yan Guoyuan kaj liaj kolegoj finas sian laboron. Dum la tuta tago ili povas kolekti pli ol mil kilogramojn da lotusradikoj, kiuj kostas 0.7 juanojn kilograme. Tiel ĉiu el ili povas ricevi pli ol 200 juanojn. Kvankam la sumo estas negranda, tamen en ĝi estas entenata ilia espero por la vivo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio