Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kompletiĝis rapide ŝargkapabla reto sur aŭtovojo inter Pekino kaj Ŝanhajo
2015-02-10

 

 

    La 15-an de januaro kompletiĝis la rapide ŝargkapabla reto sur la ekspresa aŭtovojo inter Pekino kaj Ŝanhajo. Tio estas la unua ekspresa aŭtovojo kun la servo de rapida ŝargo al elektraj aŭtoj en Ĉinio.

 

    La Ŝtata Kompanio pri Elektroenergia Reto starigis 50 staciojn por rapida ŝargo de elektraj aŭtoj laŭlonge de la ekspresa aŭtovojo inter Pekino kaj Ŝanhajo kun longo je 1 262 kilometroj. Ĉe ĉiu 50-a kilometro troviĝas unu stacio. Laŭplane en ĉiu stacio estos kvar kontinu-kurentaj ŝargsistemoj kaj ok ŝargfostoj. Ok elektraj aŭtoj estos ŝargeblaj samtempe, kaj 30-minuta ŝargo povos atingi 80% da rezervo. En la unua fazo en ĉiu stacio estas du ŝargsistemoj kaj kvar ŝargfostoj por la elektraj aŭtoj konformaj al la ĉina normo.

 

    Ekde la jaro 2006 la Ŝtata Kompanio pri Elektroenergia Reto starigis entute 618 ŝargkapablajn staciojn kun 24 miloj da ŝargfostoj, kio forte antaŭenpuŝis la disvolvadon de ĉinaj elektraj aŭtoj. Ĉinio, kiu starigis la plej grandan reton de ŝarga servo en la mondo, estas en la unua vico de konstruado kaj funkciigo de ŝargaj instalaĵoj en la mondo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio