Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Importo kaj eksporto de Ĉinio kreskis je 6.1% en 2014
2015-02-10

 

    Lastatempe la ĉina komerca vicministro Zhong Shan diris, ke la importo kaj eksporto de Ĉinio en 2014, ekskluzive de nekompareblaj faktoroj, fakte kreskis je 6.1%, kaj dume la eksporto fakte kreskis je 8.7%, superinte la antaŭviditajn celojn.

 

    En la tutlanda laborkunsido pri importo kaj eksporto por 2015 Zhong Shan diris, ke en 2014 la tutlandaj importo kaj eksporto kreskis stabile, kaj la kreska rapideco de Ĉinio superis tiujn de la ĉefaj ekonomioj de la mondo kaj tiujn de nove leviĝantaj landoj; laŭ simpla provkalkulo la importo kaj eksporto de Ĉinio okupis 12.2% de la totala sumo de tiuj de la tuta mondo, kaj per tio Ĉinio daŭre sukcesis teni la pozicion de la lando kun la plej grandkvanta varkomercado en la mondo.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio