Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pekinaj esperantistoj kunvenis sojle de la ĉina novjaro
2015-02-09


Komuna foto

 

    Antaŭtagmeze de la 7-a de februaro la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis la Printempfestan Tekunvenon por antaŭfesti la baldaŭ venontan Printempan Feston, kiu markas la komencon de la ĉina luna kalendaro. La kunveno havis lokon en Nanluoguxiang, fama pekina promen-strateto. Partoprenis sume 51 personoj.

 

    Raportoj pri laboroj faritaj kaj farotaj

 

    En la kunveno unue s-ro Nan Youli, la prezidanto de PEA, faris paroladon resumante la laborojn de la asocio dum la pasinta jaro.

 


Parolas s-ro Nan Youli.
 


S-ro Han Kai, dekstre, salutas.
 

    Due alparolis la ĉeestantojn s-ro Han Kai, la prezidanto de la Pekina Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, kies fonda membro PEA estas. Malgraŭ ke s-ro Han mem ne estas esperantisto, li substrekis la utilecon de Esperanto laŭ siaj propraj observoj pro la partopreno en la lastjara Universala Kongreso en Bonaero, Argentino.

 

    Salutis ankaŭ s-ro Yu Tao, prezidanto de la gazeto Ĉinio en bildoj (ĉine: Renmin Huabao) kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, kaj s-ino Luan Huiqin, la lastatempe elektita nova prezidantino de la Tianjin-a Esperanto-Asocio.

 


S-ro Yu Tao alparolas la kunvenon.

 


S-ino Luan Huiqin

 


S-ro Wang Yanjing prezentas la planon por 2015.
 

    Post la salutoj s-ro Wang Yanjing, vicprezidanto de PEA, prezentis la laborplanon de la asocio por la jaro 2015. Unu el la gravaj eroj de la plano estas la projekto de kulturaj interŝanĝoj laŭ la surtera kaj mara itineroj de la Silka Vojo kun Esperanto kiel la pontolingvo.

 

    La ĉeestantoj plej junaj kaj plej maljuna

 

    En la kunveno ankaŭ ne mankis distraj programeroj. Du knaboj prezentis Esperantajn konversacion kaj kanton. Ili lernas la lingvon en la elementa lernejo Yongtai en Pekino, kie Esperanto estas instruata.

 

    La etuloj ankaŭ donacis belan gratulkarton por la Printempa Festo al s-ro Xu Zhenli, la plej maljuna partoprenanto, kiu havas la aĝon de 94 jaroj. Ankaŭ al multaj aliaj partoprenantoj poste estis disdonitaj pentraĵoj faritaj de lernantoj de la sama lernejo.

 


"Avo" kaj knaboj
 


Fortego, maldekstre staranta, prezentas magion.
 

    Sekve magion prezentis Fortego aŭ s-ro Zhang Dali, kaj rikoltis ridojn kaj aplaŭdadon de la ĉeestantoj.

 

    Ĝoja aŭ s-ino Zhang Ping de la Ĉina Radio Internacia prezentis filmeton el Brazilo, "La teo kiu venigas amatinon", unu el la dek verkoj premiitaj per la unua premio en la konkurso pri teo kaj amo de ĈRI.

 

    Parenteze, la premidona ceremonio de la konkurso okazos en aprilo ĉi-jare en la urbo Hangzhou, orienta Ĉinio kaj ĝin ĉeestos kiel ĵurianoj i.a. d-ro Mark Fettes kaj s-ro Lee Jung-kee, la prezidanto kaj estrarano respektive de la Universala Esperanto-Asocio.

 

    "Ĝojan ŝaf-jaron!"

 

    Fine estis tempo por liberaj interparoloj kun tagmanĝo. Ene de la ŝika tetrinkejo, kiu gastigis la kunvenon, la ĉeestantoj dividiĝis en malgrandajn grupojn kaj babiladis pri diversaj temoj.

 

    Antaŭ la disiĝo ĉiuj salutis unu la alian, dirante "Ĝojan ŝaf-jaron!", ĉar en orienta Azio la zodiaka signo de la baldaŭa jaro estas tiu besto.

 


En la kunvenejo
 

    Rimarkinde, ke la ĉi-fojan kunvenon ĉeestis ankaŭ kelkaj ne-esperantistaj scienculoj, kiuj studas socilingvistikon, amaskomunikadon aŭ literaturon.

 

    Unu el ili, prof. Wang Zhongchen, fakulo pri kompara literaturo de la Universitato Qinghua partoprenis la ĉi-fojan kunvenon pro tio, ke en januaro li prelegis aliloke pri la rusa esperantisto Vasilij Eroŝenko.

 

    La profesoro esprimis sian deziron kun kelkaj aliaj kolegoj ĉeesti en la Esperanto-kurso okazanta ĉiusabate en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato.

 

(USUI Hiroyuki)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio