Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La karikaturaro "Hejmoreveno dum la Printempa Festo"
2015-02-06

Mi kaj miaj karikaturoj


    La Printempa Festo estas la tradicia festo de Ĉinio kun la plej longa historio, la plej riĉa enhavo kaj la plej solena etiketo. Dum la festo oni devas rekuniĝi kun siaj familianoj kaj la gefiloj devas veni al siaj gepatroj eĉ de tre malproksima loko. Por reveni hejmen multaj homoj devas nokte iri al fervoja stacio por vicatende aĉeti biletojn, devas suferi de interpuŝiĝo kaj ĥaoso en stacidomoj kaj vagonoj. Ili devas ankaŭ elspezi ŝparitan nomon por aĉeti donacojn por siaj parencoj kaj amikoj.


La 27-an de januaro Wang Ya'nan, studentino de la fakultato pri arto de la Liaocheng-a Universitato de Shandong en orienta parto de la lando, skizis scenojn pri sia hejmreveno dum la Printempa Festo per la karikaturaro "Hejmoreveno dum la Printempa Festo". Tiuj karikaturoj estis faritaj el alumetoj, dentobroso, orelaŭskultiloj, trajnobileto, parfumo kaj aliaj objektoj ofte videblaj dum la ĉiutaga vivo. Tiuj elementoj el la vivo faris la karikaturojn tre vivaj kaj interesaj. La karikaturoj vekis eĥon de multaj homoj, kiuj revenos al sia hejmloko dum la Printempa Festo.


Redaktoro: Niu Xueqin


Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

1  2  3  4  5  6  7  8  9  >  


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio