Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
En marto okazos la Ĉina Disvolviĝa Forumo 2015
2015-02-05


En la Ĉina Disvolviĝa Forumo 2014

 

    En la 21a kaj la 22a de marto okazos en Pekino la 16-a Ĉina Disvolviĝa Forumo 2015 kun la temo "Ĉina Ekonomio en Nova Situacio". Oni diskutos pri reformo de la financa kaj imposta sistemoj, reguligo de la industria strukturo kaj internacia kunlaboro en nova situacio.

 

    En la forumo estos diskutata la strategio pri "la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo kaj de tiu laŭ la mara itinero de la Silka Vojo en la 21a jarcento". Ĝis nun estas antaŭvidite, ke la forumon ĉeestos prezidantoj de 69 transnaciaj entreprenoj kaj pli ol 20 altrangaj oficistoj de internaciaj organizoj.

 

    La Ĉina Disvolviĝa Forumo, kiel la unua granda internacia forumo post TPK kaj ĈPPIK, celas ebligi interparolojn kun la tuta mondo por la komuna disvolviĝo. Ĝi estas grava evento, en kiu gvidantoj de la ĉina registaro, tiuj de la komercaj rondoj de la mondo, funkciuloj de internaciaj organizoj kaj fakuloj ĉinaj kaj eksterlandaj interparolas unu kun la alia. Unuafoje ĝi okazis en la jaro 2000.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio