Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Delto de la Perla Rivero fariĝis la plej granda urba zono en la mondo
2015-01-29

    Laŭ raporto publikigita de la Monda Banko, de la jaro 2000 ĝis la jaro 2010 la nombro de loĝantoj en urboj en orienta Azio kreskis je 200 milionoj da personoj, kaj en tiu mondoparto 36% de la tuta loĝantaro vivas en urboj. Pro la urbaniza politiko de la ĉina registaro, preskaŭ 3 kvaronoj da orientaziaj urbozonoj kaj pli ol 2 trionoj da urbanizitaj areoj estas en Ĉinio. La Delto de la Perla Rivero superis la japanan ĉefurbon Tokio kaj fariĝis la plej granda urba zono kun la plej granda areo kaj la plej multaj loĝantoj.

 

    Ĉinio estas la ĉefa forto de urbanizado en orienta Azio. Laŭ la raporto, la nombro de urbaj zonoj kun pli ol cent mil loĝantoj en orientaziaj landoj estas 869, el kiu 600 troviĝas en Ĉinio; ekzistas 8 megalurbaj zonoj kun pli ol 10 milionoj da loĝantoj en la sama regiono kaj 3 troviĝas sur la ĉefurbo de Ĉinio, t. e. la Delto de la Perla Rivero, Ŝanhajo kaj Pekino.

 

    La raporto montras, ke kvankam pli rapide grandiĝas la loĝantaro en urboj en orientaziaj landoj, tamen ankoraŭ vivas en neurbaj regionoj la plej granda parto de la tuta loĝantaro. La urbanizado en orienta Azio nur lastatempe komenciĝis, tiel ke la regiono travivos pluan urbanizadon dum la venontaj kelkdekoj da jaroj.

 

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio