Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
12 ŝafoj sur rizgrajne granda eburpeco, Ĉinio
2015-01-29


Li Qici lastafoje kolorigas la eburan peceton.

 

    La 27-an de januaro Li Qici, ĉina miniatura metiartisto, finis sian verkon "Feliĉo por la Jaro de Ŝafo" por la baldaŭ venonta Printempa Festo. Sur ovala peco de eburo kun la longeco de 6 milimetroj kaj la larĝeco de 3 milimetroj (la grandeco egala al rizgrajno), li gravuris 12 bestojn, kiuj simbolas la 12 monatojn de la Ŝafa Jaro. Temas pri ŝafoj kaj bestoj parencaj al ili inkluzive de kapro, antilopo kaj aliaj.

 


La rizgrajne granda eburpeco sur kiu estas gravuritaj 12 bestoj

 

    Sur la miniatura bildo, la ŝafoj kaj iliaj parencoj estas sur montdeklivo sub la sunlumo, kaj ĉie montriĝas paco kaj prospero -- per tio la artisto bondeziras la feliĉon de la patrolando kaj tiun de la samlandanoj. La figuroj de la bestoj estas bone desegnitaj kaj la koloroj fajne aranĝitaj.

 


"Feliĉo por la Jaro de Ŝafo" sur rizgrajne granda eburpeco

 

    Menciindas ke la ebura peceto estas laŭleĝe uzata.

 

Redaktoro : Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio