Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej bona "donaco reciprokita"
2015-01-28


Tyrel Wolfe kaj Joana

 

    En la jaro 2000 sub la propono de sia patrino la 7-jara knabo Tyrel Wolfe el Idaho de Usono partoprenis en la bonfara aranĝo dum Kristnasko organizita de la bonfara organizaĵo Operation Christmas Child. Ĉiujare la organizaĵo dissendas donacojn al infanoj en diversaj landoj perpoŝte. La donacon, kiun kontribuis Tyrel Wolfe, ricevis 8-jara knabino Joana, kiu loĝis en la urbo Quezon proksime al Manila de Filipinoj. Ŝi ricevis ĝin dum la finstuda ceremonio de loka biblio-lernejo. Neatendite, ke tiu ĉi malgranda faro de bonkoreco fine transformiĝis en preskaŭ fabelan rakonton pri amo.

 

    En la donac-kesteto estis ankaŭ foto de Tyrel Wolfe kun liaj nomo kaj adreso. Laŭ la adreso Joana sendis al li leteron por esprimi sian dankon, tamen ĝi ial ne sukcesis atingi lin. Por multaj homoj tio eble signifus la finon de la rakonto, sed por la du gejunuloj temis nur pri la komenco de ilia amo...

 


Tyrel Wolfe kaj Joana

 

    Dum la jaro 2011 la soci-reta servo facebook fariĝis pli kaj pli populara. Pro tio Joana decidis rete serĉi la iaman bonkoran knabon kaj finfine ŝi trovis lin inter multaj homoj, kiuj havis la saman nomon kun li. Ili fariĝis bonaj geamikoj kaj komencis oftajn komunikadojn per leteroj. Post plua interkomunikado la du junuloj trovis, ke ili havas multe da komunaĵoj, ekz. ili ambaŭ ŝatas muzikon, kantadon kaj muzikilojn kaj ili ambaŭ estas piaj kristanoj. Malgraŭ ke la du lokoj, kie ili respektive loĝis, havas tempo-diferencojn de 15 horoj, kaj ke ili havis sian okupitan vivon, tamen ili persistis en babilado per facebook ĉiutage. Post nelonge la rilatoj inter ili travivis grandan ŝanĝiĝon.

 

    En junio 2013 Tyrel Wolfe decidis vojaĝi al Filipinoj por viziti Joana. Kiam la du gejunuloj renkontiĝis, Joana ekploris pro ĝojo. Post la tiu-foja renkontiĝo Wolfe ricevis permeson kaj benon de siaj gepatroj. Poste li refoje iris al Filipinoj kaj komencis "oficiale" rendevui kun Joana. Finfine li petis ŝian manon. Dum la sekvantaj monatoj ili faris preparadon por la geedziĝo kaj Joana sin preparis por komenci sian novan vivon en Idaho.

 


Tyrel Wolfe en tradicia ĉemizo de Filipinoj kaj Joana en blanka ceremonia vesto dum la nupto

 

    Antaŭ unu monato Tyrel Wolfe kaj Joana geedziĝis en Usono. Dum la nupto la novgeedzoj ne akceptis donacojn, kiujn la gastoj alportis por la paro, kaj petis, ke ili transdonu la donacojn al bonfara organizaĵo por memorigi pri la mirakla geedziĝo. Por Tyrel kaj Joana la Kristnasko havas apartan signifon, ĉar ĝi kunligis ilin. La novaj geedzoj decidis, ke ili donacos ludilojn kaj aliajn objektojn al infanoj en evoluantaj landoj okaze de ĉiu Kristnasko en la estonteco. Tyrel Wolfe diris: "Kiam mi estis knabo, mi nur volis meti ludilojn kaj aliajn objektojn en kestetojn por donaci ilin al aliaj infanoj por ĝojigi ilin. Estas neatendite, ke oni iam al mi reciproku tiel bonan donacon."

 


Knabino kun donaco, kiun kontribuis la geedzoj Tyrel Wolfe

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio