Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping en la okuloj de fremdlandaj junuloj (II)
2015-01-28


"Prezidanto Xi estas simpla kaj honesta gvidanto. Mi deziras pacon kaj fratecon al la popoloj ĉina kaj japana."

 

    Aikou Etsuko el Japanio studas en Ĉinio por 5 jaroj. Ŝi ekkonis Xi Jinping pro ŝanĝo de siaj geamikoj: ŝiaj fremdlandaj geamikoj invitis ŝin al restoracio de Baŭzi-oj, vaporumitaj farĉitaj pastobuloj, proksime al la universitato, kie ŝi studas; ŝiaj ĉinaj geamikoj kaj ŝi komencis kune dividi anekdotojn pri "Oĉjo Xi" kaj "Onjo Peng" aperintajn sur ĉinaj blogoj. Antaŭe ŝi sciis preskaŭ nenion pri politiko, kaj nun ŝi atentas raportojn pri la insulo Diaoyu, ĉar ĉinaj kolegoj ofte diskutas kun ŝi pri la ŝanĝiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. "La influo de Xi Jinping estas tre subtila sed certe ĝi ekzistas. Li havas fortan personan ĉarmon. Per simpla kaj honesta koncepto li ŝanĝis multe da tradiciaj kutimoj kaj pensoj de ĉinoj kaj kondukis la bonan socian stilon. Tio estas tre laŭdinda."

 


"Ĉinio devas plifortigi komunikadon kaj interŝanĝon de informoj por ke ni pli multe konu Oĉjon Xi. Mi deziras, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio estos pli kaj pli bonaj."

 

    Sabina el Rusio studas en Ĉinio por 4 jaroj. Ŝi diris: "Parolante pri la prezidanto Xi mi rememoris la kunfotiĝon de Putin kaj li. La foto estis tre populara sur interreto. En la foto la du gvidantoj aspektas tre humuraj kaj humanaj." Laŭ ŝi Xi Jinping kaj Putin havas multe da similaĵoj kaj en karaktero kaj en estetiko. Ŝi esperas, ke ili lernos unu de la alia kaj ofte kontaktiĝos. Ŝi diris: "Mi scias pri lia persona vivo tre malmulte. Mi volas scii liajn aliajn aferojn krom kunvenado kaj flugado per aviadiloj."

 


"Oĉjo Xi, viro zorganta pri la familio."

 

    La 16-jara Alice el Italio vivas en Ĉinio de 11 jaroj. Kiam la ĵurnalisto demandis ŝin pri ŝia impreso pri Xi Jinping, ŝi unue mirkonsterniĝis kaj poste kun rideto diris, ke ŝi devas iom pripensi. Ludante per skribilo en la mano, ŝi enpensiĝis. Subite ŝi demandis: "Ĉu mi povas skribi 'Oĉjon Xi'?" Ricevinte jesan respondon ŝi skribis sur paperon: "Oĉjo Xi estas viro, kiu zorgas pri sia familio." Kiam la ĵurnalisto demandis pri la kialo, ŝi respondis: "Mi televide vidis, ke li tre zorgas pri siaj familianoj."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio