Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Postlasi piedsignojn kaj kunporti nur memoron
2015-01-28


La blua ŝtonego apud la lago Pleshcheyevo

 

    La blua ŝtonego apud la lago Pleshcheyevo je 130 kilometroj nordoriente de Moskvo "moviĝis" plurajn fojojn dum la pasintaj 400 jaroj: en la mezo de la 17a jarcento ĝi "suprengrimpis" el granda kavo; dorminte duonjarcenton, ĝi "surbordiĝis" el la fundo de la lago en la jaro 1840; dum la sekvaj pli ol 170 jaroj ĝi "promenadis" kelkajn kilometrojn laŭlonge de la lago.

 


Morta Maro

 

    Ĉar scienco ne povas klarigi la rilatojn inter la movado de la ŝtonego kaj la gravito, oni iom post iom dotis la ŝtonon per misteraj spirito kaj magi-povo. Homoj rigardis ĝin dieca kaj kultis ĝin. Tamen ĉirkaŭ tiu ĉi monde konata ŝtono estas neniu barilo, avert-panelo kaj monitoro, kaj la vizito estas tute senpaga. La ŝtonego estas tute sengarda. Oni maltrankviliĝas, ke iu ŝtele proprigus pecon de la ŝtono.

 


Koto el la Morta Maro bonigas la haŭton.

 

    Post komunikado kun lokanoj, oni tamen konsciiĝas, ke tia maltrankvilo estas tute senfonda. De la jaro 1840, kiam la ŝtono estis rigardata kiel diaĵo, ja iuj ŝtele elĉizis etan pecon de la ŝtono kun la celo ĝin adori hejme. Tamen pro malleviĝo kaj maldikiĝo de la ŝtono oni ekkonsciis, ke la ŝtono malaperos, se oni tiel senĉese proprigas pecojn de ĝi. Tial la adoro fariĝis preĝo ĉirkaŭ la ŝtono. Pro tiu konscio plenkreskuloj estas memdisciplinitaj, kaj infanoj estas influataj de ili, kaj tiel la daŭripova racia adorado fariĝis memkonscia.

 

    Jordanio havas sian rimedon por protekti la Mortan Maron. Kun la alinomo de "umbiliko de la Tero" la Morta Maro havas tiel altan salecon, ke homoj povas flosi sur la mara surfaco. La tiea koto amasigita dum milionoj da jaroj estas saniga kaj povas bonigi la haŭton. Tamen post kiam la vizitantoj naĝis en la maro, ili konscie aŭ nekonscie algluis iom da "drogo" kaj "kosmetikaĵo". Por eviti tion, loka turisma departemento alprenis la rimedon fizike izoli la turistojn. Tio estas, ke antaŭ la naĝado la turistoj devas ŝanĝi siajn vestojn kaj surhavi pantoflojn liveritajn de hotelo en ĉambro kelkdekojn da metroj for de la maro. Post la naĝado oni devas denove ŝanĝi vestojn tie. Tiu rimedo sentigas al la turistoj nek alarmon nek embarason, sed zorgon kaj respekton, ĉar la saleco de la Morta Maro estas dekoble pli densa ol tiu de aliaj maroj. La salo difektas la haŭton, se ĝi ne estas senprokraste tralavita per sensala akvo.

 

    Ĉiuj landoj havas sian propran rimedon por protekti "diaĵojn". Tamen ĉiu el tiuj rimedoj certe estas pli amika ol fera barilo, avert-panelo aŭ kamerao. Surbaze de plena respekto al si mem la homoj havas veran pietaton al la naturo kaj fariĝas memkonsciaj, kaj nur tiel atingeblas la celo "postlasi piedsignojn kaj kunporti nur memoron".

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio