Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Jarkunveno de Changzhou-a Esperanto-asocio
2015-01-27

    La 22an de januaro en Lanling-mezlernejo de la urbo Changzhou okazis la 4a sesio de la 6a konsilio de Changzhou-a Esperanto-Asocio (jarkunveno de Changzhou-a Esperanto-Asocio). En la kunveno ĉeestis s-ro Lu Xiaoguang, honora prezidanto de la Changzhou-a Esperanto-asocio, s-ro Luo Zhiping, vicprezidanto de la Changzhou-a Federacio de Soci-sciencaj Rondoj, s-ro Zhang Guojun, estro de sekcio pri ĝemelaj urboj sub la Oficejo pri Eksterlandaj Aferoj de Changzhou-a Magistrato.

 

    Unue s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio, resumis la laboron de la asocio en la jaro 2014: okazigo de la 5a Ĉina Seminario pri Esperanto-Instruado; vizito al la ĝemela urbo Takatuki de Japanio kaj al Sud-Koreio por interŝanĝo kaj kunlaboro; helpo al starigo de ĝemelaj lernejoj inter Changzhou-a Turisma kaj Komerca Kolegio kaj la usona Kolegio Lower Columbia; helpo al starigo de ĝemelaj urboj inter la distrikto Qishuyan de la urbo Changzhou kaj la usona urbo Longview; propagando kaj instruado de Esperanto en naŭ lernejoj; prelego, instruado de Esperanto kaj organizo de E-societo en Jiangsu-a Teknologia Universitato; aliaj laboroj de la asocio. Poste la konsilio unuanime adoptis la aldonon de novaj konstantaj konsilianoj. Oni ankaŭ diskutis pri la asocia laboro en la kuranta jaro.

 

    Post la kunveno la ĉeestantoj vizitis la mezlernejon Lanling.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio