Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-kurso komenciĝis en Bangkoko
2015-01-26

 

 

 

    Dank' al pluraj faktoroj, i.a. ekloĝo de japana esperantisto Kampo Tanaka Kazuki, komenciĝis esperanta kurso en Bangkoko, la ĉefurbo de Tajlando.

 

    La 22-an de januaro en la biblioteko de la Universitato Srinakharinwirot kunsidis kvar personoj (tri tajlandanoj kaj unu japano) por lerni Esperanton. Instruis al la tajlandanoj Mark Starrs, aŭstraliano flua en la taja, kaj al la japano Kampo Tanaka Kazuki.

 

    La lokon provizis unu el ne multaj lokaj esperantistoj Warut Bunprasert, kiu studas en la universitato.

 

Kampo Tanaka Kazuki

(Redaktoro: USUI Hiroyuki)

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio