Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Renkontiĝo sur la monto Poludnica en Slovakio
2015-01-21

de Jano Vajs

 

 

    Ekde 1983 ĉiujare komence de januaro esperantistaj vojaĝantoj kaj turistoj renkontiĝas ĉe la monto Poludnica (1.549 m) en la Malaltaj Tatroj (Slovakio). Ankaŭ ĉi-jara renkontiĝo, kiu okazis la 3–6an de januaro, estis fino de riĉa jaro 2014 kaj starto por la jaro 2015.

 

    Pasint-jare esperantistoj plenumis kelkajn vojaĝprojektojn. Laŭ la projekto "La plej altaj pintoj de EU" supreniris esperantistoj al la du plej altaj balkanaj montoj: Musala (2.925 m) en la bulgara montaro Rila kaj Mitikas (2.917 m) en la greka montaro Olimpo. En la vico de la atingitaj montoj ili estas la 17a kaj 18a. Restas naŭ montoj. Ĉi-jare oni planas supreniri al la plej altaj pintoj sur la Britaj insuloj. La dua projekto estas "Mediteraneo", kiu celas al la landoj ĉirkaŭ la maro kaj insuloj en ĝi. En 2014 esperantistaj vojaĝantoj vizitis Korsikon, kie ili turismis en insulaj montoj. Krom la du internaciaj projektoj estis plenumitaj du slovakaj projektoj: "Slovakaj montaroj" kaj "Ekkonu Altajn Tatrojn".

 

    Al turismaj renkontiĝoj kun longa historio apartenas "Ĉantorio" kaj MKR. La unua estis renkontiĝo ĉe la monto Ĉantorio sur la landlimo inter Ĉeĥio kaj Pollando. Ĝi okazis en junio. Kroataj esperantistoj sub la gvido de Vanja Radovanović organizis septembre en la aŭstra urbeto Silian la 25an Montkabanan renkontiĝon.

 

    Unu el la ĉefaj punktoj de Poludnica 2015 estis la tradicia supreniro al la samnoma monto. La pinton sukcese atingis 21 suprenirantoj, kiuj ankaŭ konstruis Esperanto-obon. Oni alportis al ĝi 16,11 kg da ŝtonoj el diversaj lokoj, interalie, koralojn el Indonezio kaj ŝtoneton el la groto Bajdinskaja apud Bajkalo.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro:Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ enWeChat

 

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio