Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nobel-premiito Chen-Ning Franklin Yang
2015-01-15

de WANG YIN

 

    La 22-an de aŭgusto 2014, la 92-jara Chen-Ning Franklin Yang renkontiĝis kun iama kunlernanto en Pekino.

 


Chen-Ning Franklin Yang kaj lia edzino Weng Fan

 

    Tiu-tage en la halo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo okazis ceremonio por doni al Xu Yuanchong, profesoro de la Pekina Universitato, la premion "Boreala Aŭroro" pri tradukado de literaturo starigitan de la Internacia Federacio de Tradukistoj. Ĝin invitite ĉeestis Chen-Ning Franklin Yang kiel kunlernanto de Xu en la Sudokcidenta Unuiĝinta Universitato (ŝtata universitato en Kunming, Yunnan-provinco, provizore fondita dum la Kontraŭjapana Rezistmilito por rifuĝintaj instruistoj kaj studentoj de la Pekina Universitato, Tsinghua-Universitato kaj Nankai-Universitato )

 

    En Ĉinio Yang estas vaste konata, adorata kaj respektata de multaj homoj. Kiel erudiciulo pri natura scienco li ĝuas tian famecon ne nur pro tio, ke li fariĝis unu el la premiitoj de la Nobel-premio pri fiziko de la jaro 1957 (la alia estas Tsung-Dao Lee, kiu estas ĉindevena usona erudiciulo kaj ankaŭ iam studis en la Sudokcidenta Unuiĝinta Universitato), sed ankaŭ pro tio, ke li estas fama ĉindevena usona erudiciulo, kiu la unua vizitis Ĉinion post la fondiĝo de la nova Ĉinio en la jaro 1949.

 

    Sperto de la moderna civilizacio dum la knabeco

 


Chen-Ning Franklin Yang kaj liaj gepatroj

 

    Chen-Ning Franklin Yang naskiĝis en Hefei, Anhui-provinco, en tipa klerula familio ĉina. Kiam li estis malpli-ol-unu-jara, lia patro Yang Wuzhi veturis al Usono por doktoreca studado en la Universitato de Ĉikago. Dum la sekvantaj 6 jaroj li neniam vidis sian patron kaj eĉ ne konis lin.

 

    Post 6 jaroj, ricevinte doktorecon de la Universitato de Ĉikago, la patro revenis al Ĉinio kaj estis dungita kiel matematika instruisto de la Xiamen-a Universitato. Kun siaj familianoj la patrino de Chen-Ning Franklin Yang veturis al Xiamen por rekuniĝi kun lia patro. Trapasante Ŝanhajon Yang unuafoje vidis tiom multe da aŭtoj, kiuj kuris sur stratoj de la urbo. Poste en tiea hotelo li unuafoje vidis akvoklozeton. Tiam tiu knabo kun aktiva imagpovo unuafoje spertis la grandan forton de la modernaj scienco kaj teknologio.

 

    Kreskado en la Sudokcidenta Unuiĝinta Universitato

 


Chen-Ning Franklin Yang (la 1-a de dekstre) kaj liaj kolegoj

 

    Poste, sekvante sian patron Chen-Ning Franklin Yang iris al Tsinghua-Universitato en Beiping (la nuna Pekino) kaj tie vivis por 8 jaroj. Post la eksplodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito en la jaro 1937 Yang iris al Kunming, Yunnan-provinco, kaj glate trapasis enir-ekzamenon de la Sudokcidenta Unuiĝinta Universitato, kaj okupis la duan lokon inter pli ol 20 mil ekzamenitoj. La vivkondiĉoj en la universitato estis tre malfacilaj. Krom tio la instruistoj kaj studentoj alfrontis minacon de la milito kaj tiun de la morto alportitajn de aer-atakoj de la japana armeo. Malgraŭ tio, Yang sukcese finis la bakalaŭrecan kaj magistrecan studojn kaj bonŝance konatiĝis kun la fama fizikisto Wu Ta-You.

 

    Sub la gvido de Wu, Chen-Ning Franklin Yang komencis okupiĝi pri esplorado de "principo de simetrieco". Li diris: "Simetria principo estas la kampo ĉefe esplorita de mi dum mia tuta vivo. Mia interesiĝo pri ĝi venis el la gvidado de prof. Wu."

 

    Ricevi la Nobel-premion

 

    En la jaro 1945 Ĉinio triumfis en la kontraŭjapana rezistmilito. Tiu-jare Chen-Ning Franklin Yang magistriĝis kaj trapasis la ekzamenon de Tsinghua-Universitato por studi en Usono. Novembre de la sama jaro li iris al Usono kaj komence de la sekvanta jaro li komencis doktorecan studadon en la fakultato pri fiziko de la Universitato de Ĉikago. Tiam lia deziro estis studi eksperimentan fizikon sub la gvido de Enrico Fermi, unu el la plej grandaj fizikistoj de la 20-a jarcento. "Tiam la laboratorio de Enrico Fermi troviĝis en iam sekreta loko Argonne, kien mi ne povis iri. Pro tio Enrico Fermi rekomendis min al Edward Teller por okupiĝi pri teoria esplorado." Tiel Yang fariĝis studento de Edward Teller, "patro de la hidrogena bombo" kaj poste li estis rekomendita al la laboratorio de la nuklea fizikisto Allison.

 


Chen-Ning Franklin Yang kaj Tsung-Dao Lee en la premio-dona ceremonio de la Nobel-premio pri fiziko

 

    En la jaro 1957, la 36-jara Chen-Ning Franklin Yang kaj alia ĉina fizikisto Tsung-Dao Lee ricevis nobel-premion pri fiziko pro sia prezento de la teorio pri "nekonserviĝo de pareco ĉe elementaj partikloj sub malforta interago" kaj Yang fariĝis unu el la elstaraj sciencistoj en la mondo. Por la ĉinoj la 10-a de decembro 1957 estas speciala tago. Ĉar en tiu tago ĉinoj unuafoje ricevis Nobel-premion, la plej alta distingo pri scienco en la mondo. Tiu-tage la premi-dona ceremonio okazis en Stokholmo. En tiu ceremonio, ricevinte la premion Yang jene parolis pri sia aparta sento.

 

    "Dank' al la stipendio 'Kompenso de la boksistoj' mi iris eksterlanden. Mi bone scias, ke mi estas komuna produktaĵo de la kulturoj orienta kaj okcidenta. Unuflanke mi fieras pri miaj ĉinaj sango kaj fono, aliflanke mi dediĉis min al la moderna scienco, kiu originas el la Okcidento. Ĝi estas parto de la kulturo de la homaro."

 

    Reveno al la patrolando

 

    Post la jaro 1949 Chen-Ning Franklin Yang ĉiam tenadis kontakton kun siaj familianoj en Ŝanhajo. Li kvarfoje renkontiĝis kun ili en Ĝenevo de Svislando kaj en Hongkongo. La momenta ĝojo de la revidiĝoj kun la familianoj ne povis forigi tristecon en la koro pro la longtempa disiĝo.

 

    Kiam Yang ricevis la informon pri la "diplomatio de ping-pong", li tuj skribis leteron al sia patro por viziti lin. La patro prezentis peton al rilata departemento. Tuj poste la patro ricevis respondon de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio: "Bonvenon al via filo! Li prezentu peton pri enirvizo ĉe la ambasadorejo de Ĉinio en Francio." Tiam ankoraŭ ne estis diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, tial gravaj diplomatiaj aferoj inter la du landoj estis traktitaj en Parizo.

 


Mao Zedong, iama prezidanto de Ĉinio, kaj Chen-Ning Franklin Yang
 

    En la somero de 1971 Chen-Ning Franklin Yang fariĝis ĉindevena usona sciencisto, kiu la unua vizitis Ĉinion post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la jaro 1949.

 

    En la jaro 2000 Chen-Ning Franklin Yang emeritiĝis post pli-ol-30-jara instruado en la Ŝtata Universitato de Novjorko ĉe Stony Brook. La 25-an de decembro 2003 la 81-jara Yang invitite revenis al Tsinghua-Universitato. Aŭtune de 2004 li donis lecionojn al novaj studentoj de la universitato dum unu semestro. Nun li helpas laborojn de la Supera Instituto de Tsinghua-Universitato.

 

    Chen-Ning Franklin Yang diris: "Mi transloĝiĝis en Tsinghua-Universitaton por disvolvi la novan aferon -- por fari la universitaton esplora centro kun pozicio en la mondo."

 

    "Tie, kie mia ekzisto komenciĝas, estas loko, kie ĝi finiĝas; tie, kie mia ekzisto finiĝas, estas loko, kie ĝi komenciĝas."

 

    Parolante pri la reveno al Ĉinio kaj pri la fiksloĝiĝo en la ĝardeno Tsinghua, kie li vivis en sia infaneco, Chen-Ning Franklin Yang diris: "Mia vivo estas kiel cirklo. Mia ekzisto komenciĝis en iu certa loko kaj nun al ĝi mi revenis post longa vojaĝo."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio