Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej belaj lokoj de Ĉinio en la vintro (II)
2015-01-14


Tengchong en Yunnan 

    Al la provinco Yunnan en sudokcidenta parto de Ĉinio ĉiam iom malfrue venas la aŭtuno kaj la vintro pro ĝia geologia situo en la kruciĝo de la du grandaj zonoj de minacata biologia diverseco en la mondo. Kiam falis jam la folioj de arboj en norda parto de la lando pro alveno de la vintro, en la vilaĝo Gingo de la urbeto Gudong en Tengchong de Yunnan ore brilas la folioj de ginkoj, spirante freŝan aeron kaj sin banante en varma sunlumo en tiu bela vilaĝo sub la blua ĉielo. En ĉiu frua novembro ekflaviĝas la folioj de ginkoj kaj en decembro ĉie en la vilaĝo ĉarmas la ora koloro. En venteto flavaj folioj ŝvebas en la aero, kirliĝas kaj dancas, fine falas antaŭ kaj malantaŭ domoj, sur kampoj, ĉe randoj de kampoj… kiam la tero estas kovrita per dika tavolo da orkoloraj folioj, ŝajnas ke la kvieta kaj paca vilaĝo estus envolvita en ora mantelo tavolon post tavolo. (Foto de Wu Xuhua
 

(el la Ĉina Nacia Geografio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 



     3   4   5   6   7   8  


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio