Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej belaj lokoj de Ĉinio en la vintro (I)
2015-01-09


2 . La lago Tianchi

    Origine, en antikvaj tempoj la montaro Changbai estis vulkano. Laŭ historiaj materialoj, ekde la 16-a jarcento ĝi erupciis 3 fojojn, dum tiuj erupcioj elŝpruciĝis amaso da lafo, kaj ĉe la kratero formiĝis baseno. Kun la tempopaso, en la baseno akumuliĝis akvo, kaj estiĝis la nuna lago Tianchi. La lafo kaj aliaj substancoj elĵetitaj dum la vulkanaj erupcioj kaj amasiĝintaj ĉirkaŭ la kratero kreis 16 montopintojn ĉirkaŭe: 7 en Norda Koreio, kaj aliaj 9 en Ĉinio. La lago Tianchi, kiu tiel formiĝis dum la vulkanaj erupcioj, estas la plej granda nature formita kratera lago en Ĉinio kaj ankaŭ la fonto de la riveroj Songhua, Tumen kaj Yalu. Ĉar ĝi lokiĝas ĉe tiom alta loko kiom 2 150 metroj super la marnivelo, oni nomas ĝin per la nomo "Tianchi" kun la signifo "Ĉiela Lago". (Foto de Sang Yuzhu)

     1   2   3   4   5   6    


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio