Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Al IOK prezentita gastiga raporto far la Pekina Komitato por Gastigo de la Vintraj Olimpikoj
2015-01-08


Wang Anshun prezentas la Gastigan Raporton al Jacqueline Barrett.

 


Liu Peng prezentas dokumentaron pri promesoj al Christophe Dubi.

 

    Matene de la 6-a de januaro laŭ la loka tempo en la ĉefstabejo de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) en Laŭzano, Liu Peng, prezidanto de la Ĉina Olimpika Komitato, prezentis dokumentaron pri promesoj al Christophe Dubi, direktoro de IOK pri sporto, kaj Wang Anshun, prezidanto de la Pekina Komitato, prezentis la Gastigan Raporton al Jacqueline Barrett, direktoro de IOK pri kunordigo de gastiga urbo.

 

    La raporto enhavas ĉirkaŭ 115 mil ĉinajn ideografiaĵojn, pli ol 120 fotojn kaj pli ol 40 mapojn, skemojn kaj bildojn pri efiko de projekto. La Pekina Komitato prezentis ankaŭ aliajn dokumentojn inkluzive de 154 garantioj, pli ol 30 mapoj kaj elektronikaj mapoj, tabeloj kaj klarigoj pri financa budĝeto.

 

    Wang Hui, direktoro pri informa diskonigo kaj vicĝenerala sekretario de la Pekina Komitato, diris, ke la Gastiga Raporto kaj aliaj dokumentoj pri klarigoj kaj promesoj havas leĝan devigforton kaj ili estas oficiala promeso de Pekino al IOK.

 

    Post prezento de la Gastiga Raporto, la delegacio de la Pekina Komitato intervidiĝis kun oficistoj de IOK.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio