Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel neŝtataj lernejoj estas favorataj
2015-01-06

de ZHANG YAN

 


Lernantoj de la Bandao-a Elementa Montessori-Lernejo de Shenzhen dum malferma leciono


     "En tre tre fora pratempo ne ekzistis la homaro nek la Tero -- tiam neniu estis en la universo...". Sidante ĉe instruisto kelkaj infanoj aŭskultas "rakonton pri la universo" kaj fiksas siajn okulojn sur la kolora instruilo pri la ĉielaj korpoj.


    Jen la unua leciono de iu internacia kleriga lernejo en Hangzhou, Zhejiang-provinco en la sudorienta parto de la lando, aranĝita por novaj lernantoj. Dum la unua leciono tiuj novaj lernantoj ne lernas la han-lingvajn fonetikajn alfabetojn "a, o, e..." kaj arabajn ciferojn "1, 2, 3...". Ili ne devas bonorde sidi en vico kaj kune legi. La lernejo praktikas la instruan modelon laŭ Montessori, itala edukistino por infanoj. Laŭ tiu modelo instruistoj kunligas malsamajn lerno-objektojn per vivaj rakontoj anstataŭ fari apartan instruadon de ĉiu lerno-objekto por ke infanoj povu formi koncepton pri tuteca scio-sistemo.

 

    Dum la pasinteco en la impreso de ordinaraj homoj neŝtataj lernejoj estis "privataj lernejoj por nobeloj" kaj "internaciaj lernejoj". Ili estis "lernejoj por riĉuloj kaj fremdlandanoj". Sekve de la senĉesa disvolviĝo de la ĉina ekonomio kaj iom-post-ioma malfermiĝo de la pensmaniero de ĉinoj silente ŝanĝiĝis la koncepto de ĉinoj en la elektado de lernejoj por iliaj infanoj.

 

    "Mia filo fariĝu homo ordinara sed vivanta en ĝojo"

 


Lernantoj de la Internacia Lernejo Suda Oceano, Qingdao, dum muzika leciono


    Nun internaciaj lernejoj, dulingvaj lernejoj, specialaj lernejoj kaj aliaj neŝtataj lernejoj estas ĉie videblaj en grandaj kaj mezgrandaj urboj de Ĉinio. Antaŭ 10 jaroj eble neniuj gepatroj elektis por sia infano tiun "neĉefan" lernejon tre favoratan nuntempe.

 

    Post fojfoja konsidero 36-jara Zhang Jian el Shenyang, Liaoning-provinco en la nordorienta parto de la lando, decidis lernigi sian 6-jaran filon en iu dulingva privata lernejo kun tre alta lerno-kotizo. Rememorante sian lernantecon li ŝerce diris, ke li estis "tipa viktimo de porekzamena edukado". Li iam lernis en iu pensiona lernejo en ĉemara urbeto de Liaoning-provinco. Por havi bonan estontecon li pagis tre multe da energio kaj tempo. Finfine li estis akceptita de iu fama universitato. Diplomiĝinte li eklaboris en iu ŝtata banko de Shenyang, la ĉefurbo de Liaoning-provinco.

 

    "Mi esperas, ke mia filo ne ripetos mian pasintecon. Nun la familia kondiĉo estas bona kaj la infano devas havi gajan infanecon kaj gaje kreski. Mi ne atendas, ke li elstaru super aliaj. Mia espero estas nur, ke li fariĝu "homo ordinara sed vivanta en ĝojo", diris Zhang.

 

    Eksperimenta kampo pri diverseco de edukado

 


Infanoj de infanĝardeno kaj iliaj gepatroj dum amuzado


    "Diverseco" estas neevidebla tendenco de eduka disvolvado. Neŝtataj lernejoj estas plej bona eksperimenta kampo de karakteriza edukado. Tiuj lernejoj aranĝas por infanoj lerno-objektojn pri arto, sporto kaj aliaj laŭ iliaj deziroj kaj metas fundamenton por ke ili povu glate adaptiĝi al la socio en la estonteco.

 

Fremdlanda instruisto de la Ŝanhaja Unuigita Internacia Lernejo kaj liaj lernantoj


    Por tiuj gepatroj, kiuj intencas lernigi sian infanon eksterlande, elekti neŝtatajn lernejojn estas por krei por ili la lingvan medion. "La lerno-objektoj de la lernejo estas aranĝitaj speciale por la lernantoj, kiuj vizitos eksterlandan universitaton estontece. La anglalingva instruado de fremdlandaj instruistoj estas tre utilaj al ili. La lernejo donos al la tria-lernojaraj lernantoj specialan gvidadon laŭ postulo de fremdlandaj universitatoj, kiujn ili vizitos." Tion diris patro de lernanto de la Oersted-a klaso de la internacia interŝanĝa centro sub la eksperimenta mezlernejo de Liaoning.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: El-Popola-Chinio aǔ Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio