Ĉefpaĝo

Huang Youyi: Nova ŝanco por la ĉinaj retamaskomunikiloj

| 2014-03-20
Bookmark and Share

de WU QIONGJING

 


Huang Youyi akceptas intervjuon 

 

    Komence de marto 2014 Huang Youyi, membro de ĈPPIK kaj eksaj prezidanto de China.org.cn kaj vicprezidanto de la Internacia Federacio de Tradukistoj, en intervjuo diris, ke nun estas la konvena tempo por Ĉinio starigi gvidan grupon pri interretaj sekureco kaj informadiko. Ĉar reta sekureco estas premiso de la ŝtata sekureco. Nuntempe venas la historia ŝanco por la retamaskomunikiloj precipe por ĉinaj internaciaj retamaskomunikiloj.

 

    Agadu por garantii retan sekurecon

 

    Huang Youyi diris, ke nun la registaro donas gravan atenton al la reta sekureco, ĉar se sen interreta sekureco, do jam por ne poroli pri la ŝtata sekureco. La evento Prismo malkovrita de Edward Snowden en la pasinta jaro atentigis al ni la gravecon de la interreta sekureco. Multaj donitaĵoj montris la urĝecon de la laboro. Unue, la merkata valoro de ĉinaj retaj kompanioj atingis 300 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj ankoraǔ konstante kreskas kaj konsistigas la grandan parton de la ĉina ekonomio, krome, oni ne povas forlasi interreton en la ĉiutaga vivo; due, Ĉinio estas trafito de multaj atakoj de transmaraj hakeroj. Nur en la lasta februaro 700 mil ĉinaj komputiloj estis atakitaj de virusoj. Tial la ĉina interreta kampo devas agadi por protekti la interretan sekurecon. Tiasence la fondado de la gvida grupo pri interretaj sekureco kaj informadiko okazis ja en la konvena kaj ĝusta tempo.

 

    Kial tradukistoj devas antaǔdate partopreni en la tradukado de oficialaj dokumentoj

 

    Kiel efike kaj vivoplene diskonigi informojn pri Ĉinio per interreto senprokraste kaj kiel posedi la plej novan teknikon estas la historia tasko kaj ŝanco por ĉinaj internaciaj amaskomunikiloj. Surbaze de sia longtempa laborado kaj sperto Huang profunde sentas la gravecon kaj urĝecon de la laboro. Tial li transformis sian profundan sperton en la propono al ĈPPIK.

 

    Li diris, ke ĉi-jare li elmetis proponon pri ĝusttempa, preciza kaj ĉiuflanka tradukado de dokumentoj de la Komunista Partio de Ĉinio por prezenti al la eksterlandaj legantoj. Pri tio li diris, ke la nuna mondo atentas kaj volas ekscii Ĉinion multe plidezire ol iam ajn antaŭe.

 

    Laǔ li, tio fakte temas pri parola potenco. "Ĉinio devas mem eldiri siajn aferojn, kaj ni ankaǔ havas devon preni sur nin la respondecon rapide kaj ĝuste traduki kaj diskonigi la oficialajn dokumentojn por la alilandaj legantoj." Plie li diris, ke foje en eksterlando li rete legis la anglaversian rezolucion de la 3-a Plena Sesio de la 18-a Centra Komitato de KPĈ, ekster lia atendo, ke ĝi estas tradukita de iu anglo. La kialo estas, ke la ĉina oficiala rondo kutime kaj unue publikigis la rezolucion nur en la ĉina lingvo, kaj traduki kaj poluradi ĝin poste en la angla versio bezonas tempon, tial la anglo anticipe tradukis kaj aperigis ĝin en la interreto. Tamen pro sciomanko de tiu anglo pri Ĉinio en lia tradukaĵo estas kelkaj neprecizaĵoj.

 

    Pri tio Huang proponas, ke necesas ne nur traduki tiujn dokumentojn, sed eĉ tuj eklabori por tiuj dokumentoj en malneto, kaj per tio formiĝas la pensfadeno rakonti la ĉinan historion al 7 miliardoj da legantoj en la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio