Ĉefpaĝo

La reformado de tero en la kamparo estis varme diskutata dum la du sesioj

| 2014-03-19
Bookmark and Share

    De post la 3-a Plena Sesio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio la reformado de tero en la kamparo estas vaste atentata en la ĉina socio. Dum la 2-a Sesio de la 12-a TPK kaj tiu de la 12-a ĈPPIK oni prezentis multajn proponojn pri la reformado de tero en la kamparo.

 

    La reformado de tero bezonas klaran distingan normon

 


Cai Jiming 

 

    Cai Jiming, reprezentanto de TPK kaj direktoro de la Esplora Centro pri la Politika Ekonomiko de Tsinghua-Universitato, opinias, ke la sistemo pri tero estas la plej grava sistema garantio por rapidigi urbanizadon kaj modernigon de la agrikulturo. En la dispozicio por ĉiuflanke profundigi reformadon, la reformado de la sistemo pri tero en la kamparo jam fariĝis ŝlosila afero kaj unu el la kampoj plej multe pridisputataj. Cai Jiming diris, ke estas bezonata la klara distinga normo por solvi fokusajn aferojn, kiaj merkato-eniro de la kampara tero uzata por kolektiva ekspluatado same kiel ŝtatposedata tero, reformado de la kampara tero uzata por domkonstruado, hipoteko kaj transigo de la kamparaj domoj kaj havaĵoj, vilaĝoj en urboj ktp.

 

    Garantii al kamparanoj juste dividi profitojn de aldonvaloro de tero

 


Dong Zuoji 

 

    Dong Zuoji, reprezentanto de TPK kaj estro de la Projekta Buroo de la Ministerio de Tero kaj Riĉfontoj, diris, ke por antaŭenpuŝi la reformadon de la sistemo pri rekvizicio de tero oni devas bone fari merkato-eniron de kolektiva tero surbaze de grandigo de povo kaj funkcioj de la kolektiva tero. La rekvizicio de tero tuŝas dividon de interesoj. Nuntempe la reala kaj praktikebla maniero por reformado de la sistemo pri rekvizicio de tero estas altigi kompensan normon al rekviziciita tero kaj starigi longtempan garantian sistemon por ke la kamparanoj povu juste dividi profitojn alportitajn de aldonvaloro de tero.

 

    Realigi racian distribuon de tero kaj populacio

 

    Demokratia eminentulo el la societo Jiusan menciis en la "Proponoj pri perfektigo de povo kaj funkcio de uzrajtoj de la kampara tero por domkonstruado", ke oni devas plifortigi administradon de la tero por domkonstruado, bone ellabori kaj plenumi projektojn pri urboj kaj la kamparo surbaze de enketado pri tero, strikte efektivigi la postulon pri "unu familio havas unu domon" kaj pri limigo al areo de tero por domkonstruado, sub la premiso, ke la produkta kapablo de agroj ne malaltiĝos, kaj laŭ distribuo de populacio kaj aliaj faktoroj, iom post iom malmultigi areon de la kampara tero por domkonstruado kaj multigi agrojn kaj teron por rapidigi urbanizan konstruadon per rimedoj konvenaj al lokaj kondiĉoj, kaj realigi racian distribuon de tero kaj populacio.

 

    Tri bazlinioj

 


Chen Xiwen 

 

    Chen Xiwen, membro de ĈPPIK kaj vicdirektoro de la Centra Oficejo por Kampara Laboro, emfazis, ke "kolektiva posedado, kampara tero uzata de kamparanoj kaj nedamaĝo de la bazaj rajtoj kaj interesoj de kamparanoj" estas tri bazlinioj. Li diris: "Oni devas fari eksperimentojn de rilata reformado en iuj lokoj por konstati, ĉu la reformado taŭgas por disvastigi en la tuta lando." 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio